Kio estas reenkarniĝo?

Kiel la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito rigardas la Leĝon de Sinsekvaj Vivoj

El la Redakcio
|
06.05.2024 | Lundo | 16:15 Horoj

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito rigardas reenkarniĝon kiel Universalan Leĝon. Tial kompreni tiun ĉi temon, surbaze de klarigoj fundamentitaj sur la instruoj de Jesuo, en Lia Sankta Evangelio-Apokalipso, sub la Lumo de Amo instruita kaj vivita de la Dia Majstro, estas vojo per kiu ni povas trovi la Mizerikordon en tiu meĥanismo de spirita reedukado kaj evoluado fontanta el la Ĉiela Plano.

Tial ni invitas vin, kiu deziras klarigojn, aŭ eble havas kelkajn dubojn pri tiu temo, legi la sekvantan tekston kaj mediti, kune kun ni, pri la jenaj punktoj:

— Kio estas reenkarniĝo?;

— Komprenante la spiritan celon de reenkarniĝo;

— Certeco pri la Amo de Dio;

— La Dia Apogo.

La celo ne estas trudi al iu ajn kredon kaj komprenon pri tiu temo. Ni same respektas tiujn, kiuj kredas, kiel tiujn, kiuj ne kredas pri la Universala Leĝo de Reenkarniĝo. Ni celas diskonigi tiun temaron surbaze de la vidpunkto de la Religio de la Tria Jarmilo.

Se vi ne konsentas pri tiu vidpunkto, ni invitas vin legi fratece la jenan tekston, ankaŭ por ellaborado de viaj pripensoj, per respektema kaj ampleksa sinteno.

Kio estas Reenkarniĝo?

Laŭ la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, la Reenkarniĝo estas Universala Leĝo. Konatiĝu kun tio, kion klarigas Frato Paiva Netto, en sia blogo:

Reenkarniĝo estas ne puno, sed oportuno, kiun Dio favordonas al ĉiuj homoj.

Ni komprenas, ke antaŭ ol esti homoj, ni estas spiritaj estuloj (Genezo, 1:27, kaj Unua Epistolo de Johano, 4:8). Nia Spirito antaŭas nian korpon. Por atingi la plenan realigon de la kapabloj de nia Animo, ni estas alvokitaj al individua perfektiĝo. Tiucele, ni reenkarniĝas en diversajn ekzistadojn, en malsamajn korpojn, kiu estas Dia oportuno por plia lernado kaj spirita disvolviĝo (legu pli sub la sekvanta subtitolo).

La doktrino de la Dia Religio klarigas, en la libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 1, en la subtitolo “Paŭlo Apostolo kaj Reenkarniĝo”:

“(...) Kio estas reenkarniĝo, plej simple kaj senorname dirite? Spirito bezonas koni kaj praktiki la Bonon, progresi, evolui, kaj leviĝi tiel alten, tiel alten, ke ĝi sukcesos, laŭ Paŭlo en la Epistolo al la Efesanoj, fariĝi egala al Jesuo. Jen liaj vortoj: ‘ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la Fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo’ (Efesanoj, 4:13).

“Nu, ĉu ekzistas iu ajn homo sur la Tero, kiu pretendus la kapablon atingi tian altecon per unusola homa vivo?  Trarigardante la historion de la Homaro, indiku al ni, kiu tien alvenis krom Jesuo mem? Tamen, Paŭlo diras: ‘ĝis ni ĉiuj atingos (...)’ Ĉiuj!

“Sekve, se la Spirito bezonas evolui ĝis tiu punkto, evidente ĝi tion plenumos per multaj vivoj en korpo, en tiu tabernaklo, dumtempe loĝata de ni, kiel diras Sankta Petro en sia Dua Epistolo, 1:13-14.”

Sekve, laŭ la perspektivo de la Dia Religio, reenkarniĝo konsistas en procezo, per kiu Spirito revenas al karno (ago enkarniĝi), post vivinte en la Spirita Mondo (nia vera Origina Patrujo).

Cetere, la neceso reenkarniĝi, renaskiĝi por spirite evolui, montriĝas evidenta en la dialogo inter la Majstro de majstroj kaj Nikodemo (Evangelio laŭ Johano, 3:1-7):

“1 Estis viro el la fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj;

“2 tiu venis al Jesuo nokte, kaj diris al Li: Rabeno, ni scias, ke vi estas Instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn Vi faras, se Dio ne estas kun li.

“3 Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, Mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

“4 Nikodemo diris al Li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? Ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi?

“5 Jesuo respondis: Vere, vere, Mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

“6 Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas Spirito.

“7 Ne miru, ke Mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj”.

(La reliefigoj estas niaj.)

La 5-an versiklon, ĉi-supre reliefigitan, la esploranto kaj studanto de Jesuo, verkisto Paiva Netto, klarigas al ni jene en sia verko Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito, paĝo 126:

Naskiĝi el akvo: ‘reenkarniĝo’, kaj el la Spirito: ‘la interna reformo’, faras, ke nia Animo progresadu tra jarmiloj, ĝis ĝi atingos la Plenecon de la Saĝo de Dio. Scii, kaj precipe agnoski tiun transcendan fakton, plibonigos la historion de lapopoloj, kiuj lernos la fundamentajn leĝojn, alivorte, la Diajn, kiuj gvidas nin al reala feliĉo, kaj regas la Spiritajn Civitanojn en ĉiuj restadejoj”.

Laŭ la spirita dimensio, ĉiufoje, kiam ni revenas tien, ni partoprenas en la planado de nia venonta ekzistado sur la Tero, ekde la ellaborado de nia  Spiritan Agendon.

En ĝi troviĝas la sindevigoj kaj malfacilaĵoj, alfrontendaj dum nia reenkarniĝo, la familio kaj aliaj homoj, kun kiuj ni devos vivi, la trajtoj de nia personeco, por ke ni disvolvu la plej altajn kapablojn de nia Animo.

— Pardono en la Sankta Biblio: kion instruas al ni Jesuo?

Tial la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito komprenas kaj proklamas la Reenkarniĝon kiel profundan esprimon de la Amo de Dio al ni ĉiuj. Ĝi estas ankaŭ Dia strategio, por ke ni akiru plenan feliĉon, per lernado kaj strebado.

La Reenkarniĝo estas la dinamika procezo estigita de la Kreanto, por pardoni nin ĉiujn, eraremajn homojn, tiamaniere, ke ni reeduku nin dum ĉiu unuopa ekzistado kaj liberigu nin de spirita nescio, kiu kaŭzas ĉiujn suferojn.

Sekve ĝi neniam estas puna rimedo, kiel klarigas la Prezidanto-Predikanto de tiu ĉi Benita Domo, José de Paiva Netto, en sia libro Apokalipso Sen Timo, en la subtitolo “Reenkarniĝo, nova ŝanco”:

“Ni ne lasu forviŝiĝi el nia memoro, kion ni promesis, ĉe  Spirita Mondo, plenumi sur la Tero favore al niaj similuloj. Ordinare ni korektas erarojn faritajn en antaŭaj ekzistadoj. Mi volas rediri la jenon: reenkarniĝo ne estas Dia puno. Male, ĝi estas Lia mizerikordo, kiu donas al ni novajn oportunojn. Jen io pli bona ol eterna infero. Ĉu patro dezirus, ke lia filo, kiom ajn tiu ĉi eraris dum vivo daŭranta 50, 60, 70, eĉ 100 jarojn, pasigu la tutan Eternon en infera suferado, en flamoj, kiuj ne konsumiĝas?” (La grasliterigoj estas niaj.)

Kaj la aŭtoro plu klarigas en la subtitolo “Dio, Amo kaj Savo”:

 “Profeto Jeĥezkel, en sia libro de la Malnova Testamento, 33:11, klarigas pri la sinteno de la Ĉiela Patro: ‘Kaj vi, ho Filo de Homo, diru al la domo de Izrael: Mi ĵuras per mia vivo — Orakolo de la Sinjoro Dio — mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! Kial vi mortu, ho domo de Izrael?’”.

Komprenante la spiritan celon de la Reenkarniĝo

Reenkarniĝo montriĝas kiel granda oportuno, kiun devas kapti la la Spirito, por ke ĝi liberigu sin de la baroj kreitaj de ĝi mem; se efektive ili ekzistas en ĝia spirita pasinteco, anstataŭigante nescion kaj malprogreson per lernado kaj per plenumado de la plej bonaj faroj, konforme al la scio akirita el la Universalaj Leĝoj.

Sekve, dissemante la plej bonajn agojn por anstataŭigi aŭ mildigi doloron per iniciatoj, kiuj produktos bonfarajn rezultojn en ĝia spirita destino, sur la Tero kaj en la Tera Ĉielo, la Spirito pli kaj pli proksimiĝos al sia Kreinto.

La celo de reenkarniĝo estas helpi nin evolui. Sekve, ju pli ni profitas la oportunojn en nia vivo, des pli la Spirito progresas per la scio kaj sperto de la diaj solidaraj valoroj, kiuj estas la instruoj de Jesuo en Sia Sankta Evangelio-Apokalipso.

Apoge al tiu ĉi aserto, instruas verkisto Paiva Netto en sia libro Jesuo, la Dia Profeto, paĝo 60, en la subtitolo “Rompante barojn”:

“Ne sufiĉas la nombro da sinsekvaj vivoj, sed ankaŭ gravas kion ni faras per ili. Kelkiuj pli rapide maturiĝas spirite ol aliuloj. Refoje, la Konscio de Dio, tiu rava brilo,

kiu ne kreas ombron, kaj prilumas multajn animojn, suferas la premojn de mensoj ombrataj de maldiligenta

homsinteno laŭ la komuna etalono de surtera ekzistado. Tamen la Vero ĉiam malfermas vojojn, rompas barojn, faligas murojn, ĉar ĝi fontas el Dio.”

La certeco pri la Amo de Dio

Gravas scii, kio estas reenkarniĝo laŭ la perspektivo de la Plejalta Ordono de la Planeda Kristo, nome Lia Nova Ordono:

“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34-35).

Jen la Nova Ordono, alportita de Jesuo antaŭ pli ol du mil jaroj, dum Sia unua videbla alveno en la Tero. La profundecon de tiu instruo ni komprenos per la gravaj klarigoj de Frato Paiva en sia libro Mortintoj ne mortas, paĝo 466:

“Ne sufiĉas nur scii, ke la meĥanismo de multoblaj vivoj estas realaĵo. Estas esenca, ke ni spertu la travivado de la Plejalta Ordono de la Kristo — ‘vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj’ (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 15:13). (...)”

Ni rimarku la jenan punkton: scii pri reenkarniĝo estas grava ŝtupo, ĉar lernado klarigas, liberigas kaj orientas por pli trafaj decidoj. Tamen, estas same esence vivi tiun scion, ĉar niajn decidojn prilumos amo, farante ilin efektive pli bonefikaj por ni kaj por niaj proksimuloj.

Jen la vojo, kiun ni devas iri. Ĉar, en ĉiu reenkarniĝo, ni havas la ŝancon plibonigi nian internon, korektante niajn sintenojn.

Necesas lerni kiel ami sin reciproke laŭ la Nova Ordono de Jesuo, ekzemple vivante respekteme kaj honeste. Ĉion ĉi ni faru, uzante la ekzemplon de la Kristo de Dio kiel inspiron. Ni tiel kapablos vivsperti, en ni kaj kun niaj similuloj, la Regnon de Dio (Mateo, 6:10), do la Regnon de Amo, Paco, Justeco, Honesteco, de ĉia plejalta Bono.

Sekve, reenkarniĝo rolas kiel grava meĥanismo de la Dia Justeco (sub kiu ne ekzistas senpuneco), ĉar ĝi permesas al la malobeanto de la Ĉielaj Leĝoj korekti siajn proprajn erarojn.

Kaj, aliance kun la Dia Justeco, rolas la Amo kaj la Mizerikordo de Dio. Ju pli la Spirito dediĉos sin al la plenumo de la Bono, des pli granda estos ĝia evoluado, ĝis ĝi plene integriĝos al la Volo de la Ĉiela Patro, ne perdinte sian libervolon, same kiel estas videble en Jesuo (Evangelio laŭ Johano, 10:30).

Paŭlo Apostolo asertas, en sia Epistolo al la Efezanoj, 4:13, kiel ni antaŭe legis, ke ĉiuj estas antaŭdestinitaj al tiu spirituala venko, per la meĥanismo de sinsekvaj vivoj.

Dia Apogo

Per la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito ni lernas, ke neniu restas senapoga dum sia evoluado.

La Dia Providenco havigas helpon en diversaj formoj, kiel ekzemple la oportuno akiri spiritualan konon, la ĉeesto de amikoj el la Supera Spirita Mondo, kaj ankaŭ la kompanion de homoj ĉirkaŭ ni — familianoj, amikoj, kuracistoj kaj psikologoj —, ĉiuj, kiuj nin apogas kaj spirituale motivas antaŭeniri cele al Dio, eĉ dum malfacilaj vivmomentoj.

Tial, tre gravas konscii, kio estas reenkarniĝo kaj pri ĝia rolo en nia spirita evoluado. Tio faras la tutan diferencon, por ke ni agu saĝe kaj prudente dum nia vivo en la Tero kaj en la Tera Ĉielo.

Ni plene profitu tiun apogon por trovi forton por, ekzemple, venki malvirtojn, trapasi barojn en profesia kariero aŭ familiajn problemojn, kiuj malutilas nin.

Kaj tiel ni konstatos, per ĉiutaga praktikado de persisto kaj firmeco en la Bono, la pravecon de la jena aserto de Frato Paiva Netto: “Tiel longe estos Vivo, estos elirejo. Kaj la Vivo estas eterna”.

Ni emfazas: Ni estas preparitaj, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Tero, por plenumi niajn sindevigojn. Ni neniam revenas (en iuj ajn el tiuj fojoj) antaŭdestinitaj al fiasko, kaj tio ne estas ŝerco de la Ĉiela Patro. Dio neniam kreus meĥanismon por ofendi aŭ subpremi nin.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON