Multaj homoj demandas “kio okazas, kiam oni mortas?” En tiu ĉi teksto, ni pritraktos tiun temon laŭ la Ekumena Spiritualeco, laŭ la studoj de la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, verkisto Paiva Netto, inspirata de la eternaj instruoj de Jesuo.
Sur la homaro pezas forta maltrankvilo pri la kontinueco de la vivo post la morto. Kelkaj preferas eviti la temon, aliaj ne kredas pri ĝi, dum multaj akceptas la ideon, sed sen certeco pri la okazontaĵoj post la forpaso. Ni respektas ĉiujn tiajn vidpunktojn, tamen estas esence pliprofundigi la scion pri tiu temo, por ke ni vivu plej konscie sur la Tero, ne timante tion, kio okazos post la elkarniĝo, ĉu de ni mem, ĉu de amata persono.
En la Sanktaj Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Volumo 1, paĝo 362, verkisto Paiva Netto priskribas, kiel defia estas la situacio de nescio pri la postmortaj okazoj, laŭ la spirita vidpunkto:
“La granda eraro de la Homaro estas vivi kvazaŭ nenio ekzistus post la morto. Revelacias la Spiritaj Mentoroj, ke unu el la plej grandaj dramoj en la Patrujo de la Vero* estas la alveno de homamasoj liberaj de la karnaj ĉenoj, sed tute nesciantaj pri tio, kio estas la Nevidebla Mondo. Temas pri terura difekto de la religioj nuntempe. Skribis Laurinda V. de Mello, mediume skribita de Francisco Cândido Xavier, ke:
— la korpa morto por tiuj, kiuj ne preparis sin konscie, estas ĉiam tre forta bato por la Spirito.” (la dikaj literoj estas niaj).
Scio gvidas nin al bonaj agoj. Se ni ne konas aŭ ignoras la ekziston de vivo post morto, ni riskas misvivi kaj esti surprizitaj je nia alveno ĉe la alia flanko, ĉar la vivo pludaŭras trans la nuna ekzistado.
Spirita Mondo
Vidu en la artikolo La Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo, trovebla ĉe la blogo paivanetto.com/eo, kiel la verkisto grave kontribuas al la scio pri la postmortaj okazoj:
“Al mi plaĉas insisti, ke la Spirita Mondo ne estas io abstrakta, nedifinita. Ĝi efektive ekzistas, plena de vibrado kaj laboro. Ni ankoraŭ ne vidas ĝin, pro limoj de frekvenco, kaj tio estas baro transpasota per scienca agado kaj superota per evoluado de korpaj sentumoj, kiuj malfermiĝos al novaj ĉieloj kaj novaj mondoj.” (la dikaj literoj estas niaj).
Per la ĉi-supra teksto ni ekkomprenas, ke niaj fizikaj sentumoj fariĝos iam kapablaj percepti kaj kontakti la spiritajn realaĵojn ĉirkaŭ ni. Tamen, por atingi tiun ŝtupon, gravas ekde nun, ke ni estingu antaŭjuĝojn, kaj, per Kuraĝa Humileco, studu tiun ĉi temon, surbaze de la gravaj referencoj al ni liveritaj de Jesuo, kiu ne nur instruis, sed ankaŭ ekzempligis pri la vivo post morto, resurektante en la tria tago post Sia krucumo (Johano, 20:1 ĝis 10).
Sekve, kio okazas je nia morto estas, ke ni ja ne mortas; ni nur transiras al la Spirita Mondo, en unu el la loĝejoj de la Ĉiela Patro (Johano, 14:2). Tie, konforme al nia merito, ni trovos vivon en konstanta aktiveco, studado, lernado kaj perfektiĝado; sen stagno aŭ ripozo.
Nu, daŭrigante la cititan artikolon, ĝia aŭtoro plu klarigas, fundamentante siajn vortojn per la instruoj de Jesuo, la Ĉiela Pedagogo:
“(...) Mia Patro ĝis nun laboras, kaj Mi laboras. (...) Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. Ĉe la Domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se Mi iros kaj pretigos por vi lokon, Mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie Mi estas” (Evangelio laŭ Johano, 5:17 kaj 14:1 ĝis 3).
Kaj, transskribinte la altvalorajn instruojn pri spirituala scio, Amo kaj Trankvilo de Animo, fontintaj el la Koro de Jesuo, la aŭtoro aldiras:
“Tiel klare montriĝas, laŭ la paroloj de la Dia Pedagogo, la ekzisto kaj aktiva, engaĝa agado de la Spirita Mondo super la materia, ekzemple per la Gardanĝeloj, Tiel, estas necese, ke ni ĉiuj konsciu pri tia interŝanĝado kaj sciu interagi kun tiu ankoraŭ nevidebla realaĵo.”
Gravas emfazi, koncerne tiun interŝanĝadon inter ni, niaj Gardanĝeloj kaj niaj geamatoj vivantaj en la Spirita Patrujo, la viglecon de la Spirito de Jesuo mem, kiu, post Sia resurekto, pasigis kvardek tagojn en plena kunsentemo, kunlaborado kaj kundirektado ĉe Siaj disĉiploj, aperante al ili en diversaj okazoj.
Kaj, eĉ post Sia supreniro al la ĉieloj (La Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 1:1 ĝis 14), la Dia Majstro montris sin plurfoje al la apostoloj, okazoj kiujn ni rememorigas per la epizodoj de la falo de Saŭlo de sur ĉevalo (La Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 9:1 ĝis 9), de la apero de Jesuo al Ananias (La Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 9:10 ĝis 16), kaj de la vizio spertata de Paŭlo pri la Kristo de Dio dum sia preĝado ĉe la Templo de Jerusalemo (La Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 22:17 ĝis 21)..
Vigleco kaj agado
Kaj en Sia Sankta Evangelio, laŭ Johano 14:12, la Ĉiela Edukanto deklaras: “Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn Mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar Mi iras al la Patro.”
Sekve, la Kristo de Dio emfazas, ke la faroj de Li farataj ne fontas nur el Lia nobleco kaj spirita hierarĥio, sed ke per Lia Dia Povo kunhavata kun ni, ankaŭ ni kapablos plenumi ilin. Ni estas filoj de Dio, ankoraŭ en evoluprocezo celanta la Dian grandecon.
Tial, la kapablo daŭre agi vigle kaj laboreme por la Bono en la Spirita Mondo, ne apartenas ekskluzive al Jesuo. Ankaŭ niaj Animoj ĝuas tiun kvaliton, kiam ni troviĝas en la alia flanko. Ĉu vi jam meditis pri tio?
En la beletra verko Mortintoj ne mortas, verkisto Paiva Netto, klarigante pri la kontinueco de la vivo post la morto, en la paĝo 106, en la subtitolo “Dio estas Dio de Vivantoj”, transdonas gravan instigon, por ke ni pripensu, kio okazas, kiam ni mortas:
“Morto ne estas la fino de la homa vivo. Ĉu vi ne kredas? Vi plene rajtas. Sed, kaj se tio estas vero?! Donu al vi, mia amikino, mia amiko, la ŝancon de dubo, kiu estas la fundamento de la scienca sistemo, tiel ke per senĉesa demandado ĝi sukcesas malfermi novajn vojojn al la homaro.”
Tiu instigo “doni al vi mem la ŝancon de dubo” estas invito por konsideri, ke, eĉ sen definitivaj pruvoj, oni povas pripensi kaj akcepti la eblecon, ke la morto ne estas la fino. Same kiel scienco esploras nescion, ni simile devas esplori la ideon, ke la vivo pludaŭras iel.
Sankta Legaĵo laŭ Spirito kaj Vero sub la Lumo de la Amo de Dio
Alia fundamenta punkto en la doktrino de la Religio de la Universala Amo estas lerni, kiel analizi la Sanktajn tekstojn laŭ Spirito kaj Vero sub la Lumo de la Nova Ordono de Jesuo, kiu instruis: “Novan Ordonon Mi donas al vi, ke vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34-35). Sekve, se konsideri la temon “kio okazas, kiam ni mortas”, nia legado devas baziĝi sur la sama principo.
Surbaze de tiu scio profunda, ekumena kaj fratama, ni akiras la kapablon ekstrakti el la Sankta Biblio la moralan signifon de Liaj instruoj. Tian komprenon necesas same apliki al la ĉi-subaj versikloj, fontantaj el la Ĉiela Pedagogo:
“Ne miru pro tio; ĉar venas horo, en kiu ĉiuj, kiuj estas en la tomboj, aŭdos Lian voĉon, kaj eliros; la farintoj de bono, al releviĝo por vivo; sed la farintoj de malbono, al releviĝo por juĝo” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 5:28 ĝis 29).
Pli ol laŭliteran prezenton de tombo, tiuj sepultejoj signifas homojn arestitajn aŭ “enterigitajn” laŭ pure materiajn konceptojn, homoj kiuj, sentinte la alvokon de la spirita veko de la Kristo de Dio, trovas la oportunon “revivigi” siajn korojn kaj mensojn per novaj instruoj, fundamentitaj sur bazoj spiritualaj kaj eternaj, aplikante tiun tutan lernadon al agoj kiel eble plej bonfaraj al ili mem kaj al iliaj similuloj. Tia veko povas okazi, kiam la Animo troviĝas sur la Tero aŭ en la Tera Ĉielo.
Kaj sole nur per la plej efikaj bonfaroj al niaj homaj gefratoj, ni sukcesos okupi la plej altajn loĝejojn ĉe la domo de la Ĉiela Patro, kiel instruas Jesuo per Sia Sankta Evangelio laŭ Johano, 14:2, ke ĉiu “loĝejo” rilatas al unu sfero, al unu spirita plano ekzistanta ĉirkaŭ la Terplanedo.
Kaj reveninte en la spiritan mondon, ni ekloĝos en unu el tiuj planoj, kie ni daŭrigos nian evolu-procezon per konstanta lernado kaj spertado de la Diaj Leĝoj, ĉar ĉe la alia flanko de la vivo ekzistas hejmoj, familioj, lernejoj, malsanulejoj kaj strukturoj similaj al la ekzistantaj sur la Tero, tamen pli altkvalitaj, ĉar la Spiritoj en altaj regionoj laboras surbaze de la Dia Amo kaj Ekumena Solidareco.
Verkisto Paiva Netto priskribas tiun fenomenon en la libro Mortintoj ne mortas, p. 148, subtitolo “Observoj de Ero*1 koncerne la morton”:
“Tio estas vera renkonto, kiu okazas inter la reenkarniĝintoj, kiam ili revenis al la Mondo de Vero*2, je la ĝusta horo. Alveninte tie, ili estas kondukataj al la regionoj, kun kiuj ili spirite harmoniiĝas, kaj ili travivas tempon de realĝustiĝo. Ĉio estas allogo. Ili relernas la kutimojn en nia origina Patrujo, ili revidas siajn spertojn kaj agojn, faritajn kiam ili surhavis la materian veston, ili alportas informojn pri tio, kio okazas sur la Tero, aŭ krome ricevas informojn pri siaj karuloj, kiuj staras en la Spirita Mondo.”
Plaĉegas la kono pri tio, kio okazas, kiam ni mortas, ĉar ĝi rezultigas alian konscion pri la vivo surtera, komprenigante, ke ni havas esencajn respondecojn pri amo, respekto kaj zorgo, pri ni reciproke kaj pri nia tera loĝejo, tiel permesante la konstruadon de destino bazita ne plu sur pasemaj konceptoj, sed sur eternaj valoroj.
Kaj praktikante tiujn diajn valorojn, ni alvenos en la spirita mondo jam plenuminte nian surteran mision, kaj malfermos lumvojojn por evolua kontinueco, en la Tera Ĉielo kaj en pliaj ekzistadoj materiaj, ĉar Paŭlo Apostolo jam asertis, en sia Epistolo al la Efesanoj, 4:13, ke: “ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la Fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo.”
Kaj tiu grandioza celo ne plenumiĝas dum unu sola ekzistado. Ni bezonas trapasi nenombreblajn spertojn, enkarne kaj eksterkarne, por iam atingi la plejaltecon de Jesuo. Kaj ni sekvas tiun kurson!
Fine, la amplekso de la lernado pri la eterneco de la vivo, kiam revelaciata kaj praktikata, donas al la homoj plenajn kondiĉojn, por konstrui socion pli justan kaj egalrajtecan por ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu planedo, surbaze de spirituala konscio ĉiutage maturiĝanta en ĉiu koro.
En la libro Urĝas Reeduki!, paĝo 26, subtitolo “Planeda Civitaneco”, verkisto Paiva Netto komentas pri la malfacilaĵoj vivi en pli bona mondo nesciante, ke ni estas estuloj materiaj kaj super ĉio spiritaj:
“Nu, sen tiu scio, ke ni ekzistas en du planoj, do ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi la Socion vere Solidaran, Altruisman kaj Ekumenan, ĉar ni plu nescios, ke koni la Superan Spiritecon plinobligas la karakteron de homoj kaj sekve gvidas ĝin al konstruado de Planeda Civitaneco.”
Sekve, venki ĉiujn individuajn defiojn, ankaŭ la suferon pro la reveno de geamatoj al la spirita mondo, kaj trovi elirvojon por multaj dilemoj alfrontataj de la homaro havas kiel fonton de solvo la konscion, ke ni estas eternaj estuloj, kaj ke la bonfaraj kaj karitataj agoj, naskitaj en nia koro, altiras la amikojn el la spirita mondo, kiuj aktive helpas en la konstruado de pli bona mondo, komencante per ĉiu el ni mem.
Do resume: Kio okazas, kiam ni mortas:
— La vivo pludaŭras en alia sfero, ĉar la morto ne estas la fino de nia ekzistado.
— Ni ne restas senfaraj, ĉar la Spirita Mondo estas ejo kun multe da aktiveco kaj laboro.
— La Spirito estas kondukita al unu el la loĝejoj de la Patro, laŭ la merito akirita de li per la surteraj agoj.
— Tiu scio gvidas nin respondeci pri niaj agoj dum la surtera vivo, konsciante, ke ili naskas rezultojn ankaŭ en la spirita vivo.
Jen ĉi-sube kelkaj klarigoj pri duboj pri tiu temo, senditaj de interretanoj:
1. Kio estas la Spirita Mondo?
Laŭ la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, oni rigardas la Spiritan Mondon kiel la dimension, kie vivas la Spiritoj, Gardanĝeloj, Benataj Animoj, kaj ankaŭ niaj parencoj kaj amikoj, kiuj plu vivas post la fenomeno de morto.
Ĝi estas nia origina Patrujo, kien ni revenos post la elkarniĝo. Tio eĉ pli valorigas nian surteran vivkurson, ĉar ĝi estas Di-donita oportuno, por ke ni povu progresi kaj evolui spirite, alfrontante defiojn, kiuj provas nian persistemon kaj Realigantan Fidon.
Sekve, “Patrujo de Vero” aŭ “Mondo de Vero” estas mencioj farataj en la Dia Religio pri la spirita mondo, konsiderante, ke la granda vero instruita de Jesuo estas la kontinueco de la vivo post la morto, kaj ke la altaj sferoj de la spirita patrujo estas niaj definitivaj hejmoj, dum la materia plano liveras nian paseman sferon, ĉar, kiel asertas Frato Paiva Netto: “Estas fundamente kompreni, ke la vera civitaneco originas en la Ĉielo, el kiu ni efektive venis, ĉar ekzistas Vivo antaŭ ol la vivo.”
2. Ĉu eblas renkonti geamatojn jam forpasintajn en la Spirita Mondo?
Jes, ja eblas, kondiĉe ke ekzistu merito kaj ke tio bonfaru al ambaŭ animoj. Tamen, gravas vivi sur Tero praktikante la bonon, neniam ajn dezirante malplilongigi sian vivon por renkonti tiun amatan personon pli rapide. La Prezidanto-Predikanto de la Dia Religio, José de Paiva Netto, instruas: “Amo starigas simpation. Kaj ĉi tiu estas allogaĵo, kiu neniam pereas, ĝi estas eterna graco de la Spirito. Eĉ morto ne disigas tiujn, kiuj sin reciproke amas. Escepte se okazas memmortigo.”
Scii, ke tiuj amligoj pludaŭras post la morto de la fizika korpo estas granda trankviligo por nia koro! Ni povas preĝi por la Eterna Spirito de niaj geamatoj, sendante al ili la plej edifajn vibrojn. Ili certe ricevos tiun aman zorgemon, kie ajn ili estas. Kaj, je la ĝusta momento, tiu rerenkontiĝo de animoj ja okazos.
Ni esperas, ke ĉiuj pripensoj alportitaj per tiu ĉi teksto liveru saĝon, konsolon kaj pacon!
Multan forton, lumon kaj pacon, nome de la Dia Kristo, ni sendas al via koro!
_____________
*1 Ero — En la fina parto de “La Respubliko”, Sokrato rakontas la preskaŭ-mortan sperton de la soldato Ero kaj lian vojaĝon al la Spirita Mondo.
*2 Mondo de Vero — Tio estas, la Spirita Mondo, la Nevidebla Plano.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.