Jesuo, antaŭ pli ol du mil jaroj, prilumas kaj konsolas ĉiujn per Siaj instruoj pri Amo, Justo kaj Solidareco. Dum Sia Unua Videbla Veno al la Tero, Li ankaŭ alportis fundamentajn kontribuojn al ĉiuj kampoj de homa scio, kaj instruis al ni, surbaze de Sia propra ekzemplo de sindediĉo al la Homaro, kiel ni gvidu niajn vivojn por atingi la tiom aspiratan Pacon.
Ĉar Jesuo estas universala, Liaj instruoj senlime altigas la kvaliton de homa vivo, sendepende de la religia kredo de iu ajn individuo. Tial Li estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiel proklamas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1. Ĝia prezidanto-predikanto José de Paiva Netto asertas:
“Jesuo estas, super ĉio, ia nobla kaj tre aktuala ideo, kiu antaŭeniras kaj meritas esti studata kaj travivata, fare de ĉiuj Animoj nesektemaj, liberiĝintaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj”.
Ekzamenu ĉi-sekve kelkajn tekstojn registritajn en Lia Evangelio-Apokalipso. Kaj, surbaze de la altvaloraj lecionoj de la Ĉiela Amiko kaj de la analizoj faritaj de la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo, komprenu, kial ni atendas kun granda feliĉo la promesitan Triumfan Revenon de Jesuo:
La antaŭdiro de la naskiĝo de Jesuo – “Kaj la Anĝelo Gabrielo diris al ŝi: Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos Lin Jesuo.”
Evangelio laŭ Luko, 1:30–31.
Aŭtoro: Philippe de Champaigne – La anunciacio(Foto: Philippe de Champaigne)La Anĝeloj kaj la paŝtistoj– “Kaj subite estis kun la Anĝelo amaso de la Ĉiela Armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: ‘Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj sur la Tero Paco, inter Homoj [Viroj kaj Virinoj, Gejunuloj, Infanoj kaj Spiritoj, nome Benataj Animoj] de la Bona Volo de Dio’.”
Evangelio laŭ Luko, 2:13–14.
Aŭtoro: James Tissot – La Adorado fare de la Saĝuloj(Foto: James Tissot)Jesu-Infano en Nazaret — “Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur Li.”
Evangelio laŭ Luko, 2:40.
Aŭtoro: Heinrich Hofmann – Kristo en la Templo(Foto: Heinrich Hofmann )La atesto de Johano — “Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.”
Evangelio laŭ Johano, 21:25.
Aŭtoro: James Tissot – La Prediko pri la Feliĉpromesoj(Foto: James Tissot)Jesuo trankviligas siajn disĉiplojn — Eĉantaŭsciante ĉion, kion Li suferos pro la krucumo, Jesuo konsolis la disĉiplojn kaj nin ĉiujn, asertante: “Kaj se Mi iros kaj pretigos por vi lokon, Mi revenos kaj ricevos vin al Mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie Mi estas. Mi ne lasos vin orfaj, kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.”
Evangelio laŭ Johano, 14:3 kaj 14:18. Evangelio laŭ Mateo, 28:20.
Aŭtoro: James Tissot – Preĝo al la Sinjoro(Foto: James Tissot)La krucumo — Malgraŭ tio, la Homaro krucumis Lin. Tamen, eĉ suferante, Li donacis al ni unu plian altvaloran lecionon: “Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras.”
Evangelio laŭ Luko, 23:34.
La Kruco kaj la Reĝo – “Kiam oni entronigis Lin sur la Krucon, Li fariĝis okulfrape Reĝo. Li jam estis Tio, kaj tiam Li tiel montriĝis al ĉies rigardoj, antaŭ la ankoraŭ nebulaj okuloj de la Homaro. Pro la modelo de rezistado kontraŭ morala kaj spirita Doloro, pri kiu Li estis kaj estas paradigmo, Li ekstaris kiel sekvenda ekzemplo por ni ĉiuj.”
Paiva Netto, en sia libro Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni, p. 239.
Aŭtoro: Carl Bloch – La entombigo de la Kristo(Foto: Carl Bloch)La Reviviĝo de Jesuo. Lia apero antaŭ la virinoj — Per Sia Reviviĝo, la Dia Majstro montras, ke ne ekzistas nesupereblaj defioj. “Kaj la Anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar Li leviĝis, kiel Li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.”
Evangelio laŭ Mateo, 28:5–6.(Foto: Arte)La vizio pri Jesuo glorigita — Kaj la Dia Reviviĝinto plu subtenas la Homaron transdonante per Anĝelo al Johano, la Evangeliisto-Profeto, la Apokalipson. Kaj tiu disĉiplo, sur la insulo Patmos, vidas la Vivantan Kriston, la veran aŭtoron de la Apokalipso kaj la Solan kapablan revelacii la Profetaĵojn de Dio al la popoloj!
“Kaj kiam mi vidis Lin, mi falis ĉe Liaj piedoj kvazaŭ senviva. Kaj Li metis sian dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; Mi estas la unua kaj la lasta, kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, Mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj Mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de la infero.”
Apokalipso laŭ Johano, 1:17–18.
Aŭtorrajtoj: Sátyro Marques – La Vizio pri la Trono de Dio(Foto: Sátyro Marques)La finaj admonoj kaj promesoj – Konklude, Jesuo vivas kaj anoncas Sian Revenon per la Libro de Finaj Profetaĵoj: “Jen Mi rapide venos; kaj Mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro”.
Apokalipso laŭ Johano, 22:12.
La Reveno de Jesuo kun la nuboj trafas trans la laŭliteran signifon: “'Jen Jesuo venas kun la nuboj; kaj Lin vidos ĉiu okulo' (Apokalipso, 1:7), tio estas, Li venas por altigi Religion, Sciencon, Politikon, Filozofion, Arton, Ekonomikon, Sporton, kaj ĉion ceteran al tia lumo, kiu venas el la Alto, alportita de Li, okaze de Lia majesta Reveno, plenumota laŭlitere aŭ spirite".
Artikolo La Triumfa Reveno de Jesuo, de verkisto Paiva Netto.
Aŭtorrajtoj: Sátyro Marques – La Kristo, kiu venkis la beston kaj la falsan profeton. (Foto: Sátyro Marques)La fermo de la libro – Per la jenaj vortoj, Johano fermas la Lastan Libron de la Sankta Biblio: “La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.”
La Beno
“La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.” Apokalipso, 22:20–21.
Aŭtorrajtoj: Sátyro Marques – La beno(Foto: Sátyro Marques)
La enkarniĝo de la Vorto – “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj estiĝis nenio, kio estiĝis, aparte de Li: Kristo Jesuo!”
Evangelio laŭ Johano, 1:1–3.(Foto: Shutterstock)
___________ 1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.