Templo de Bona Volo: 35 jaroj antaŭenigante Pacon

Vidu, kiel okazis la datrevenaj festoj de TBV

El la Redakcio
|
21.10.2024 | Lundo | 14:10 Horoj

Laŭlonge de jaroj la Templo de Bona Volo (TBV) firmiĝis ne nur kiel grava arkitektura monumento en la Brazila ĉefurbo, sed ankaŭ kiel sanktejo de Paco, de spirita renovigo kaj de universala gastigo.

Ĝi estas konata pro sia propono pri senlima Ekumenismo, kun pordoj malfermitaj al homoj de ĉiuj tradicioj religiaj, spiritualaj kaj filozofiaj, eĉ de la nereligiaj.

Vidu kiel okazis la datrevenaj festoj de la Templo de Paco, kiu kompletigis 35-jaran en la 21-a de Oktobro 2024!

35 jaroj antaŭenigante Pacon

La datrevenaj festoj okazis dum la tuta monato de Oktobro, kaj pliintensiĝis en la 18-a kaj 19-a, per tre varia, kultura programaro por la tuta familio, kiu inkluzivis ekspoziciojn, muzikajn spektaklojn, prelegojn, meditadon, gvidatajn vizitojn, ekumenajn ceremoniojn, inter aliaj programeroj de tiu evento.

“Jesuo, la Vera Sekureco de niaj vivoj” estis la temo elektita por la ĉi-jaraj festoj, por fortikigo de la Ekumena signifo de la Mesaĝo de la Kristo, kaj okazigi ekvilibron en ĉiuj sferoj de la homa kaj spirita vivo.

Oktobro ĉe TBV

Kultura kaj Arta Ekspozicio 2024

João Periotto

Kultura kaj Arta Ekspozicio 2024

En la 5-a de Oktobro, inaŭguriĝis ĉe la Art-Galerio de TBV, la Kultura kaj Arta Ekspozicio — la 30-jariĝo de la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV. Tio estis  omaĝo al tiu tute nova kaj revolucia debatejo, kiu disponigas al la plej diversaj sektoroj de homa kaj spirita scio oportunojn por diskuti la plej gravajn problemojn, kiuj afliktas la mondon. Ĝi fariĝis  referenco loko malfermita al interŝanĝado de ideoj kaj ekumenaj proponoj, cele al Tutmonda Paco.

Ekumena Ceremonio

José Gonçalo

La 17-an de Oktobro okazis tradicia evento en la Navo de TBV, nome la “Ekumena Ceremonio”.

La evento memorigis la Tagon de Ekumenismo, festatan ekde 2003, en la 21-a de Oktobro. Per ĝi, religiaj gvidantoj, reprezentantoj de diversaj kampoj de la homa scio kaj de organizaĵoj de la civila socio kunvenas por interŝanĝo de ideoj pri konstruado de socio pli solidara kaj fratama, kiu respektas la homon super ĉio.

TBV pioniras kaj grave kontribuas por la dialogo inter la diversaj religiaj kredoj.

Spektaklo Legiana Muziko — Jesuo kaj la sep Eklezioj de Azio

Thiago Mendes

La 18-an de Oktobro okazis la Spektaklo Legiana Muziko — Jesuo kaj la sep Eklezioj de Azio, kiu inspiriĝis el la plej nova librokolekto de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kun analizo de Paiva Netto, kiu studas bibliajn temojn jam de pli ol ses jardekoj.

Tra emociiga vojaĝo spirita kaj kultura, ĉiuj povis eniĝi en la profetajn spertojn, kiujn Johano la Evangeliisto travivis por ricevi la plej altvalorajn leterojn de la historio, nome tiujn, kiujn la Kristo mem dediĉis al la Sep Eklezioj de Azio: Efeso, Smirna, Pergamo, Tiatira, Sardes, Filadelfia kaj Laodikeo.

19-a de Oktobro

João Periotto

Frata kaj Paca Mesaĝo de Paiva Netto okaze de la 35-jariĝo de TBV.

Kaj je la 19-a de Oktobro la kulmino de la programo estis la Ekumena kaj Fratama Mesaĝo de la fondinto de la Templo de Bona Volo kiu ofte prezentas mesaĝojn pri Paco, invitante nin al konstruado de pli bona socio, inspirate de la instruoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, kaj de Liaj ekzemploj.

Vidu pliajn fotojn pri la evento:

TAKSU ĈI TIUN PAĜON