Templo de Bona Volo 29-jariĝas — Ĉielo kaj Tero en unusola koro
Trovu spiritan konsolon ĉe la Templo de Paco!
El la Redakcio
|
12.10.2018 | Vendredo | 13:25 Horoj
La 21-an de Oktobro 2018, la Templo de Bona Volo (TBV) kompletigis 29 jarojn da ekzistado. Por festi ĉi tiun daton, la plej vizitata monumento en la brazila ĉefurbo (laŭ informoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Sporto, Turismo kaj Distriĝo de la Federacia Distrikto, en Braziljo) okazigis la tradician “Oktobro ĉe TBV”, kun programaro por la tuta familio.
Reliefiĝis la 19-a kaj 21-a tagoj tiumonataj, kaj en la 20-a, sabate, okazis la Solena Sesio, dum kiu parolis frate kaj ekumene la konstruinto de la Piramido de Paco, José de Paiva Netto.
Vidu la fotojn de la evento:
Paiva Netto prezidas la solenan sesion de la 29-jariĝo de la Templo de Bona Volo kaj lanĉas sian novan literaturan verkon “La mortintoj ne mortas” en la portugala, kaj laŭtvoĉe elvokis la eternecon de la vivo.(Foto: Alexandre Herculano)Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Vivian R. Ferreira)Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Jéssica Botelho)Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto. (Foto: Thiago Mendes)En la Navo de TBV la pilgrimantoj studas ĉe la aŭtoro la novan literaturan verkon “La mortintoj ne mortas”, kiu estis lanĉita en la portugala okaze de la evento.(Foto: André Fernandes)En la Navo de TBV la pilgrimantoj studas ĉe la aŭtoro la novan literaturan verkon “La mortintoj ne mortas”, kiu estis lanĉita en la portugala okaze de la evento.(Foto: André Fernandes)La Navo de TBV — La ĉeestanta publiko partoprenas en la memorfesto pri la 29-jariĝo de la Templo de Bona Volo, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.(Foto: Thiago Mendes)La Navo de TBV — La ĉeestanta publiko partoprenas en la memorfesto pri la 29-jariĝo de la Templo de Bona Volo, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.(Foto: Thiago Mendes)Mandalo de TBV — La datrevenaj festoj havis kiel temon “Ĉielo kaj Tero en unusola koro”, akorde kun la tezo de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Frato Paiva Netto: “La mortintoj ne mortas”.(Foto: Gabriel Estevão)La Navo de TBV — La datrevenaj festoj havis kiel temon “Ĉielo kaj Tero en unusola koro”, akorde kun la tezo de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Frato Paiva Netto: “La mortintoj ne mortas”.(Foto: Thiago Mendes)La Sankta Fonto de TBV — La datrevenaj festoj havis kiel temon “Ĉielo kaj Tero en unusola koro”, akorde kun la tezo de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Frato Paiva Netto: “La mortintoj ne mortas”.(Foto: Gabriel Estevão)La Sankta Fonto de TBV — La ĉeestanta publiko partoprenas en la memorfesto pri la 29-jariĝo de la Templo de Bona Volo, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.(Foto: Vivian R. Ferreira)La festkulmino okazis, ĉi-jare, inter la 19-a kaj 20-a tagoj, kiam homoj el pluraj partoj de Brazilo kaj de la mondo superplenigis ĝiajn ĉambrojn. (Foto: Vivian R. Ferreira)La junularo de la Dia Religio, el pluraj urboj de Brazilo kaj aliaj landoj, partoprenas en la Literatura Renkontiĝo, en la Galerio de Arto de TBV, por studi la verkon “La mortintoj ne mortas”.(Foto: Vivian R. Ferreira)La junularo de la Dia Religio, el pluraj urboj de Brazilo kaj aliaj landoj, partoprenas en la Literatura Renkontiĝo, en la Galerio de Arto de TBV, por studi la verkon “La mortintoj ne mortas”.(Foto: Vivian R. Ferreira)Per speciala programo direktita al la infanoj kaj iliaj familianoj, ĉiuj kantis kaj amuziĝis ĉe la Infana Muzikokazaĵo “La Mirakloj de Jesuo” ― 2-a eldono.(Foto: Vivian R. Ferreira)Per speciala programo direktita al la infanoj kaj iliaj familianoj, ĉiuj kantis kaj amuziĝis ĉe la Infana Muzikokazaĵo “La Mirakloj de Jesuo” ― 2-a eldono.(Foto: Vivian R. Ferreira)Per speciala programo direktita al la infanoj kaj iliaj familianoj, ĉiuj kantis kaj amuziĝis ĉe la Infana Muzikokazaĵo “La Mirakloj de Jesuo” ― 2-a eldono.(Foto: Vivian R. Ferreira)Per speciala programo direktita al la infanoj kaj iliaj familianoj, ĉiuj kantis kaj amuziĝis ĉe la Infana Muzikokazaĵo “La Mirakloj de Jesuo” ― 2-a eldono.(Foto: Vivian R. Ferreira)Spektaklo Legiana Muziko— “Mortintoj ne mortas!”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Spektaklo Legiana Muziko— “Mortintoj ne mortas!”. (Foto: Thiago Mendes)Spektaklo Legiana Muziko— “Mortintoj ne mortas!”. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 18-a de oktobro okazis Ekumena Ago omaĝe al la Tago de Ekumenismo (celebrata je la 21-a de oktobro), kun partopreno de reprezentantoj de plej diversaj branĉoj de la homa scio. (Foto: José Gonçalo)Je la 18-a de oktobro okazis Ekumena Ago omaĝe al la Tago de Ekumenismo (celebrata je la 21-a de oktobro), kun partopreno de reprezentantoj de plej diversaj branĉoj de la homa scio. (Foto: Vivian R. Ferreira)Arta kaj kultura ekspozicio “Mortintoj ne mortas!”, eldono 2018. (Foto: Vivian R. Ferreira)Je la 1-a de oktobro la Edroj de TBV estis prilumitaj apoge al la Rozkolora Oktobro, nome monda kampanjo por konsciigo pri la Internacia Tago kontraŭ Mam-Kancero.(Foto: Vivian R. Ferreira)
Solena sesio, kun parolado de la fondinto de TBV, José de Paiva Netto.(Foto: Alexandre Herculano)
La datrevenaj festoj havis kiel temon “Ĉielo kaj Tero en unusola koro”, akorde kun la tezo de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Frato Paiva Netto: “La mortintoj ne mortas”. Ĉi tiun eldiron li afiŝigis sur la portalojn de la Egipta Ĉambro, multe vizitata loko de la Templo de Paco.
Tiun ĉi ege necesan ligitecon klarigis Frato Paiva Netto, en sia libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 2, paĝo 283, ĉe la subsekcio “Ni ĉiuj estas Mediumoj”:
“La leciono, kiun instruas la Templo de Bona Volo, estas ke, kvankam jam ekzistas (ĉar efektive ekzistas) deviga ligiteco de la supra Homaro kun la malsupra, bedaŭrinde preterkonscie kaj fiefike, kun katastrofaj rezultoj, kaj kvankam neeviteblas tiu influo, ĝi tamen funkciu por la Bono, ĉar la kontakto, kiu ordinare rezultas, koncernas fifarajn, sensciajn spiritajn estulojn. Ni strebu — PLENE KONSCIAJ — al tiu atingo. Jen kion deziras la Superaj Spiritoj”.
Thiago Bianchi
Farante belan kontraston kun la Sankta Kristalo, la Suno brilas sur la pinto de la Piramido de Paco, varmigante la koron de la pilgrimantoj preĝantaj ĉe la Navo de TBV.
Serĉu la apogon de la Supera Spiritualeco
Tial ni invitas vin pilgrimi al la Templo de Bona Volo, kaj trovi spiritan konsolon. Venu serĉi kaj ricevi apogon de la Supera Spiritualeco.
La Piramido de la Benataj Animoj, de la Lum-Spiritoj, situas ĉe Quadra 915 Sul, Braziljo – Brazilo. Por pliaj informoj, kontaktu nin.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.