Gejunuloj diskutadis la temon “Arto Kunvivi Kiel Fratoj” en internacia forumo

El la Redakcio
|
29/06/2024 | Sabato | 13:15 horas

En la jaro 2024, la Junulara Movado de la Institucioj de Bona Volo realigis la finon de sia 49-a Internacia Forumo, kies temo estis “Jesuo, la Ekumenismo kaj la Arto Kunvivi Kiel Fratoj”.

La forumo okazas ekde la jaro 1975 kaj en ĉiu eldono, kiu daŭras unu jaron, estas realigitaj diversaj studoj kaj debatoj, sociaj kaj mediaj agadoj, krom eventoj pri arto, kulturo kaj komunikado.

Elektita de la gejunuloj mem, la temo traktita estis la jeno: Jesuo kaj Lia Ekumenismo en la malmuntado de antaŭjuĝoj kaj diskriminacioj ekde iliaj veraj kaŭzoj, la spiritaj. Oni pritraktis subtemojn, kiel ekzemple: venki religian netoleremon; valorigi la veran identecon de ĉiu juna homo antaŭ la estetikaj premoj kaj la truditaj belecaj normoj; akcepti homojn, kiuj suferas diskriminacion pro sia seksa orientiĝo kaj genra identeco; batali kontraŭ rasismo kaj aĝismo; antaŭenigi genran egalecon; inter aliaj.

Laŭ la vortoj de la ĉefgvidanto de la Junulara Movado de Bona Volo, José de Paiva Netto, en sia artikolo “Saluti trans la fratoj”, ni lernas, ke:

“Homoj ne postvivas en izoleco. Ĝenerala kunfratiĝo estas justa deziro, kiu spitas landlimojn kaj daŭre unuigadas, malgraŭ ĉio, etnojn, filozofiojn, religiojn, patrolandojn, fine, homojn kaj spiritojn. Dum Sia irado sur la Tero, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, atestis ĉiumomente, ke tia estas la vojo. Unu el Liaj Solidaraj Instruoj bone ilustras tion: ‘Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? Ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj?  Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? Ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj?’ (Evangelio laŭ Mateo, 5:46 kaj 47)”.

Plue li emfazas:

“rasismo estas maldecaĵo (same kiel sociaj, religiaj, sciencaj aŭ aliaspecaj antaŭjuĝoj). Ĝi iom post iom subfosas ne nur la klopodadon de la negra etno, sed ankaŭ tiun de malriĉaj blankuloj, de indianoj, de enmigrintoj... Necesas forigi ĝin, ĉar interne de ĝi alvenas plej ombraj specoj de persekutado, kiuj malfaciligadas la starigon de Paco sur la planedo”.

Legu pli pri la konkludo de la forumo

La 29-an de Junio okazis la konkludo de la 49-a Internacia Forumo de la Ekumena Junularo de la Bona Volo de Dio, kunigante junulojn el pluraj brazilaj urboj kaj eksterlande, en San-Paŭlo/SP, Brazilo.

La programaro konsistis el la grandioza finalo de la Internacia Muzikfestivalo, de LBV; la diskutgrupoj “La arto kunvivi kiel fratoj”; la Ceremonio de Spirita Bapto de la Ekumena Junulo de la Bona Volo de Dio, kaj la Spektaklo Generacio J, de Jesuo!
 

+ Spektu la videon:

 La plej atendata momento estis la parolo de Paiva Netto, kiu alvokis ĉiujn junulojn resti firmaj en la defendo de la sanktaj idealoj de Amo, Respekto, Frateco, Solidareco kaj Justeco, inspiritaj de Jesuo, emfazante ke tiu ĉi konvinko estas trajto de la Junulo de Bona Volo.

Vidu kelkajn fotojn pri la evento: 

Ĉiam kredante kaj impulsante junularan ĉefrolon en la konstruado de pli bona mondo, oni lanĉis je la ferma kunsido la 50-an eldonon de la Internacia Forumo de la Ekumena Junularo de la Bona Volo de Dio!

La plej voĉdonita temo, kiu gvidos la venontajn pripensojn, estos “Naturmedio, Profetaĵoj kaj Spirita Reedukado”. Ĉu vi deziras scii pli? Se jes, tajpu vian komenton ĉi-malsupre.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON