Sciu kiel trakti funebro-doloron

Alan Mateus Rosseto
|
28.01.2025 | Mardo | 15:25 Horoj

Sendube unu el la plej defiaj momentoj de la homa ekzistado sur la Tero estas trakti morton aŭ, kiel klarigas la Religio de Dio, de la Kristo kaj la Sankta Spirito, trakti la revenon de tre intima persono al la Spirita Mondo.

Alfronti la doloron de funebro multfoje povas ŝajni neelteneble kaj pluvivi kun sopiro de kara estulo, kun la sento de ties foresto en la ĉiutaga vivo, povas esti tre defia.

Se vi tamen trapasas funebro-doloron, restu kun ni kaj legu ĉi tiun enhavon. Aŭ se vi konas iun, kiu suferas kaj bezonas kompreni ĉi tiun defian momenton, plu sendu ĉi tiun mesaĝon de konsolo al tiu persono, ĉar ĝi tre bonfaros. Sciu, ke la Religio de la Tria Jarmilo estas ĉi tie por proponi la necesan subtenon en ĉi tiu konfrontiĝo.

Ni prezentos alternativojn kaj eblecojn, bazitajn sur la instruoj de Jesuo kaj de la Ekumena Spiritualeco, por plifortigi vian koron kaj kontribui al pli bona sperto de ĉi tiu momento.

En unu el la pripensoj de la verkisto Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Dia Religio, li prezentas gravan klarigon en sia blogo (paivanetto.com/eo):

“La granda sekreto de la Vivo estas ami la Vivon kaj scipovi prepari sin por la morto, aŭ por la Eterna Vivo, je la ĝusta horo fiksita de Dio.”

Ni frate atentigas pri tio ke ni tenu en ekvilibro la plej bonan el nia surtera sperto ĉiutage, ne lasante konsciiĝi ke la vivo daŭras post la morto kaj ke ni devas prepari nin por la daŭrigo de la vojaĝo en la eterneco, sen ke tio kaŭzu timon aŭ perturbon.

Sanfakuloj atestas la gravecon de antaŭa konversacio pri morto inter familianoj kaj amikoj cele al ĝusta prepariĝo kaj plibona pritrakto de funebro-doloro.

La funebro-doloro kaj la dialogo

Legu sube la vortojn de la psikologino Karen Scavacini, kreinto, kunfondinto, kunordiganto kaj respondeca teknikisto pri la Instituto Vita Alere por Preventado kaj Postventado al Memmortigo:

“Funebro estas sana kaj fundamenta procezo por ke vi donu novan signifon al via vivo post la perdo. Multaj homoj opinias, ke vi ne devas sperti funebron aŭ ke funebro havas fazon, periodon por finiĝi. Funebro havas biopsikosociajn efikojn, do ĝi influos vian fizikon, vian emociojn kaj la homojn, kun kiuj vi kunvivas. En la mondo, kie vi havis tiun personon, nun ĝi ne plu ekzistas; do, ne temas nur pri la perdo de la persono, sed de la persono kaj ĉio, kion vi imagis vivi kun li/ŝi kaj ĉio, kion vi ambaŭ kunvivis. Kompreneble, la memoraĵoj postrestas. Kiam sufero fariĝas sopiro, tiam ni scias, ke la persono finis funebron, trapasis funebron. Ĉar ni neniam ĉesos sopiri tiun forpasintan personon, tamen la sufero rilatanta al tio pasas. Do, tio estas la funebra procezo: Kiam ni trapasas tiun perdon, adaptiĝas al ĝi, donas novan signifon al vivo kaj tenas la sopiron. Neniel temas pri forgeso. Gravas, ke oni memoru la personon kaj rakontu historiojn pri li/ŝi, ĉar tiu restas en la familio, en la pluvivantoj, sed alimaniere, pere de  rememoroj. Tial, se ni ĉesas paroli pri li/ŝi kaj pensas, ke ni ne povas paroli pri tio, ni kreas tabuon en la familio. (...) La personoj reagos al funebro laŭ la funebro-travivaĵoj antaŭe spertitaj — ĉu ĝi estas la unua funebro aŭ ne, kiom aĝaj ili estas, la karakterizaĵoj de tiu morto, ĉu temis pri morto pro akcidento aŭ malsano; laŭ sia rilato kun la forpasinto kaj ankaŭ laŭ tio, kion ili kredas ke okazas post la morto — unikaj karakterizaĵoj kiuj konformiĝos al ilia personeco, igante la funebron tute unika procezo. Tial, interne de la domo mem, la patro batalos unumaniere, la patrino  aliamaniere, la frato alie; kaj foje tio estigas krizon ene de la familio, ĉar iu opinias, ke oni bezonas plori, ke oni devas fari tion tiele..., sed ni devas kompreni, ke suferon oni esprimas diversmaniere kaj tio devas esti respektata.”

Paxabay
rgb(255, 255, 255);"> Doloron de funebro

Tial, gravas paroli pri tiu temo. Se ne estis tempo por diskuti la temon kun familio, amikoj kaj karaj estuloj, tiel preparante plibone la familiajn korojn por alfronti ĉi tiun defian funebro-realaĵon, sciu ke estas serĉendaj eblecoj, por mildigi la doloron de funebro.

Ni kundividu aparte 3 el ili:

1. Konsciiĝu pri la eterneco de la vivo

La Kristo de Dio instruis al la samarianino, ĉe la puto de Jakob, en Sia Sankta Evangelio, laŭ Johano, 4:24, ke “Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ Spirito kaj Vero. kaj en la libro Genezo, 1:27, ni havas la instruon, ke “Dio kreis la homojn laŭ Sia bildo kaj simileco”.

Tial, ni estis kreitaj de Dio kiel Eternaj Spiritoj. Ni bezonas evoluajn periodojn sur la Tero por progresi direkte al la Ĉiela Patro tra diversaj enkarniĝoj, sed nia Origina Patrujo estas la Spirita Mondo.

La konsciiĝo pri tiu realaĵo ne nur helpas nin vivi pli frate kaj ligitaj al Bono, sed ankaŭ helpas nin pli bone trakti funebro-doloron, kiam ni trovas nin antaŭ la reveno de kara estulo al la Spirita Patrujo.

En la Sankta Evangelio de la Kristo de Dio, laŭ Johano, 14:2, la Dia Majstro instruas, ke “Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras, por pretigi por vi lokon”, tiel konfirmante la kontinuecon de la Vivo post la morto kaj la bonvenigon, kiun Li havigos, kune kun la spiritaj teamoj de Lumo, ĉe la alveno en la Ĉielon de la Tero de tiuj, kiujn ni tiel amas. Tial, ne mankas Dia subteno por ili kaj por ni en la malfacilaj momentoj de funebro.

En la libro Mortintoj ne mortas, kiun aŭtoris la verkisto Paiva Netto, sur la paĝo 152, eblas observi la rakonton pri la renkontoj, kiuj okazas en la Mondo de la Vero, kiam ni respektas la tempon de vivo sur la Tero, certigante la plenumon de nia misio:

“Tio estas vera renkonto, kiu okazas inter la reenkarniĝintoj, kiam ili revenis al la Mondo de Vero, je la ĝusta horo. Alveninte tie, ili estas kondukataj al la regionoj, kun kiuj ili spirite harmoniiĝas, kaj ili travivas tempon de realĝustiĝo. Ĉio estas allogo. Ili relernas la kutimojn en nia origina Patrujo, ili revidas siajn spertojn kaj agojn, faritajn kiam ili surhavis la materian veston, ili alportas informojn pri tio, kio okazas sur la Tero, aŭ krome ricevas informojn pri siaj karuloj, kiuj staras en la Spirita Mondo.”

2. Praktiku preĝadon

Preĝado estas unu el la plej rektaj formoj de kontakto kun la Spirita Mondo kaj ligas nin al Dio, al Jesuo kaj al la Benata Spiritaro, por ke ni ricevu la necesan subtenon por alfronti kaj trakti funebro-doloron.

Ĝi ankaŭ antaŭenpuŝas, per la altiĝo de penso kunligita al la sento de amo, ian rilaton de kareso, zorgo kaj protekto kun tiuj karaj estuloj, kiuj daŭrigas sian evoluan vojaĝon en alia sfero.

En la libro Mortintoj ne mortas, sur paĝo 58, la verkisto Paiva Netto priskribas, kiel la preĝo estas praktika rimedo ne nur por ke ni lernu pri la eterneco de la vivo, sed por ke ni eniru ĉi tiun universon, liberigante nin de eblaj timoj rilatantaj al morto. Ni substrekas:

“(...) Saĝe estas do ne timi ĝin. Krome, praktikado de preĝo forigas de ni la timon, ĝi malfermas la konscion al la eterneco de la vivo. La ago mem preĝi signifas direktiĝon al Supera Estulo, kiu ŝvebas super tio, kion ni nomas morto.”

Preĝado helpas forpeli timon. Tial ni invitas vin preĝi kiam ajn eblas kaj necesas, ĉar ĝi havigas eĉ pli da forto, persistemon, trankviligon kaj kuraĝon.

Se vi trovas vin en situacio, en kiu “vi ne havas forton por preĝi aŭ ne povas trankviligi viajn afliktajn pensojn, vi sentas vin malforta por daŭrigi, vi sentas vin forlasita”, petu helpon de familiano, proksima amiko aŭ kara estulo.

+ Enigu la nomojn de karaj estuloj en la Preĝo-libron.

Ankoraŭ en la libro Mortintoj ne mortas, sur paĝo 79, kun la subtitolo “Tago de la Vivantoj”, la verkisto Paiva Netto rakontas sian sperton rilate al preĝo, kiam liaj karaj gepatroj kaj fratino revenis al la Patrujo de Vero:

Kiam miaj karaj kaj amataj gepatroj, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000), kaj mia adorata fratino Lícia Margarida de Paiva (1942-2010), forpasis, tiam mia koro tre suferis. Tamen, mi tuj komencis eldiri emocian interparolon kun la Kreanto, mildigante la resopiron kaj transdonante al ili mesaĝojn de paco kaj dankemo. Baldaŭ mi eksentis, ke ili plu vivas, ĉar mortintoj ne mortas! Mi kutimas aserti: kiam oni preĝas, tiam la Animo spiras kaj fekundigas la spiritan kaj homan vivon. Preĝi estas esence grave por sennubigi la horizonton de la koro.

Kunhavigante sian sperton pri la praktiko de preĝado en Jesuo, okaze de la morto de siaj karaj estuloj, Frato Paiva elstarigas ĝin kiel manieron ricevi la forton kaj subtenon de la Dia Providenco en malfavoraj momentoj de ekzistado por alfronti kaj venki la doloron de funebro.

3. Rememoru bonajn momentojn

Rememoroj pri la bonaj momentoj travivitaj sur la Tero apud la forpasinto estas alia fundamenta faktoro por malpezigi la koron de la doloro de funebro.

Ili rememorigas nin pri specialaj okazoj, kiuj estos registritaj por ĉiam en la koroj de tiuj, kiuj foriris kaj de tiuj, kiuj restas sur la Tero, difinante cirkonstancojn, kiuj kontribuis por ke la amo kaj afineco plivastiĝu, dum la malfacilaj situacioj, pli ligitaj al la finaj momentoj de la kara estulo en la materia mondo, estas pasemaj kaj estos forgesitaj laŭ paso de  la tempo.

“Morto estas natura fenomeno en la vivo, kaj altrudas adaptiĝojn, kaj al tiuj, kiuj revenis la Spiritan Mondon, kaj al tiuj, kiuj restis sur la Tero. Resopiro aperas je ĉi tiu flanko de la vivo, same kiel je la alia, ĉar sento de Frata Amo konservas la Animojn interligitaj. Funebro estas proceso, kiun oni devas respekti. Ĝi estas homa. Ni devas proponi komprenon kaj apogon, por ke neniu sentu sin sola en tiu momento. Tamen, ni ĉiam afable orientu, ke oni ne kultivu vibrojn de malĝojo, ĉar tio atingas ankaŭ la Spiriton, kiu reekvilibriĝas, kaj troviĝas en stato multe pli sentema al tio, kion oni elsendas al ili.(Fonto: “Mortintoj ne mortas”, paĝo 390).

Eĉ kiam la reveno al la Mondo de Vero okazas per memmortigo, kiu “solvas nenies angorojn”, kiel asertis la karmemora Frato Alziro Zarur (1914-1979), ĉar tiu nekalkulita gesto kaŭzas multe da sufero al la Spirito ĉe ĝia antaŭtempa alveno en la Spiritan Patrujon; Por tiuj, kiuj restas sur la Tero kaj sentas grandan doloron pro la morto de familiano en tia cirkonstanco, estas same grave memori la bonajn tempojn pasigitajn kun la persono, kiel raportis la psikologino Gabriela Gehlen, en intervjuo al la Programo Viver é Melhor! [Vivi estas pli Bone!], ĉe Bona Volo TV:

“Tiuj funebrantaj pro memmortigo bezonas revenigi la personon, kiun ili perdis kaj ties vivrakonton, ties biografion, ties historion, ties distingaĵon, tion, kio restis rimarkinda en la vivo de aliuloj — rakonti historiojn, kunhavigi aferojn, kapti sin scivolaj malkovri aspektojn, kiujn ili ne konis. En nia kliniko, ni faras tian vivo-ateston, kiu ekvilibras la pezon de mortatesto. Kaj ĉiu povas fari ĝin, kiu ajn estas funebranta, ĉar temas pri simpla paperpeco, sur kiu ni registras ĉion, kion ni memoras, kiu estis parto de la vivo de la forpasinto: tiun markintan frazon, ion, kio ridigis lin/ŝin, la muzikon, la preferatan lokon. Kial? Ni bezonas, ke tiu persono estu memorigata kiel individuo, en sia unikeco, kaj ne markita nur per la maniero kiel li/ŝi mortis. Kaj kion ni diras al iu funebranta pro memmortigo aŭ funebranta pro iu ajn morto? — ‘Mi estas ĉi tie. Se vi volas paroli, mi estas ĉi tie; se vi bezonas helpon, mi estas ĉi tie; se vi bezonas iom da tempo, mi estas ĉi tie kaj mi atendos’. Ĉar ĉio, kion ni diru per pretuza frazo, povos ne konveni, povos ne soni kiel io vera. Tial, depende de kiom proksime ni estas, brakumu kaj diru ‘Mi estas ĉi tie, kaj mi trapasos ĉi tion kun vi’. Kaj vere ĉeestu por aŭskulti tiun personon.”

Ni esperas, ke tiuj 3 sugestoj menciitaj supre — Konsciiĝo pri la eterneco de la vivo, preĝa ekzercado, bonaj memoraĵoj — povas iel kontribui por trakti funebro-doloron kun pli da konscio kaj paco en via koro.

Krom la spirita subteno, kiam necese, estas grave serĉi psikologian helpon, precipe en tiuj situacioj kie la doloro de funebro daŭras kaj malhelpas nin iom post iom reveni al ĉiutagaj agadoj.

Al tiuj funebrantaj pro memmortigo, la rekomendo serĉi helpon de sanfakulo estas eĉ pli grava, precipe kiam la subtena reto estas mankhava kaj la persono sentas sin sola kaj izolita por trakti tioman suferon.

Ni reliefigas tion, kion instruas al ni nia spirita amiko D-ro Bezerra de Menezes, per la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio, la Dia Religio, laŭ spirita mesaĝo la 29-an de Oktobro 2005:

“Eklumigu, per la forto de edifaj faroj, la verajn lumojn, kiuj estas kiel potencaj lumturoj leviĝantaj de la surteraj sferoj al la Altaĵo, al tiuj, kiuj jam lumas en la Spirita Mondo. Jen kion ni petas de vi. Ni komprenas la senton de resopiro. Sed anstataŭ ploroj, bonajn agojn!”

Ni deziras al via koro multe da paco kaj forto!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON