Eterna Vivo kaj la multaj loĝejoj de la Patro
Kiam persono tre amata forpasas, la doloro de resopiro ekregas nian koron, kaj al multaj ŝajnas, ke la morto estas la fino de ĉio. Sed ĉu ĝi estas vere la fino de ekzistado? Jesuo, en Sia Sankta Evangelio, kiel raportas Johano, ĉapitro 14, konsolas nin, kaj klarigas pri la eterneco de la Vivo, por ke ni povu fari nian preĝon por la forpasintoj.
Tiele diras la Majstro:
“1 Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.
“2 Ĉe la domo de mia Patro [la Universo] estas multe da loĝejoj [la spiritaj dimensioj]; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras, por pretigi por vi lokon”.
Kiuj “mortis” aŭ “forpasis” troviĝas en unu el la loĝejoj, kiujn ĉiu el ni konstruas sur la Tero per siaj faroj bonaj aŭ ne tiel bonaj. Kaj tiun realon eblas klare observi en pluraj eldiroj de la Kristo, kiel ekzemple en Luko, 16:19–31, kie la Ĉiela Edukanto rakontas la historion pri la riĉulo kaj Lazaro.
Ambaŭ forpasis, kaj iris en malsamajn lokojn, alivorte, en malsamajn loĝejojn de la Ĉiela Patro, aŭ, kiel ni nomas en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en la Spiritan Sferon*, kie loĝas la eksterfizikaj Spiritoj.
La Spirita Mondo estas organizita juste kaj fratame por akcepti la Spiritojn de la forpasintoj, kaj ili iras en la Ĉielan Loĝejon konforme al la merito akirita per iliaj faroj, plenumitaj antaŭ ol la morto de la fizika korpo.
Se kaj la riĉulo kaj Lazaro mortis, kiel ili ambaŭ sukcesis interparoli kun Abrahamo, kaj esti en malsamaj lokoj? Ĉu tio ne estas unu plia pruvo pri la senmorteco de la Animo kaj pri la fakto, ke la Bono aŭ malbono de ni faritaj determinos la Ĉielan Loĝejon, al kiu ĉiu el ni destiniĝos?! Ja gravas pripensi tion! Se ili tie estas, tio signifas, ke ili plu vivas. Sekve, ni povas preĝi por ili, konsolante iliajn korojn, kiuj spirite plu pulsas kaj sentas, sed nun ĉe la transa flanko de la vivo.
____________________________________________
* Ankaŭ nomata Spirita Mondo.
Preĝo por la forpasintoj: trankviligo por la nova vojaĝo
Ni ne kompetentas taksi, des malpli prijuĝi, la staton de la Spirito, de la Animo de nia forpasinta karulo. En la Religio de la Tria Jarmilo, ni preferas nomi tiujn Fratojn elkarniĝintaj Spiritoj anstataŭ forpasintoj aŭ mortintoj — por emfazi, ke la Spirito restas pli vivanta ol iam, sed nun ĉe alia loĝejo —, sed, sendepende de la vorto uzata, ni devas solidare preĝi por ili, petante la Ĉielan protekton al iliaj spiritaj korpoj plu ekzistantaj, konforme al la eldiro de Paŭlo la Apostolo:
“Ĝi estas semata laŭanima korpo, ĝi releviĝas laŭspirita korpo. Se ekzistas laŭanima korpo, ekzistas ankaŭ laŭspirita korpo” (Unua Epistolo al la Korintanoj, 15:44).
Ankaŭ Sankta Francisko el Asizo, Patrono de la Dia Legio de Bona Volo, per sia preĝo, kontribuas al la kompreno de tiu realeco:
“Kaj mortante, ni naskiĝas por la Eterna Vivo”.
Naskiĝante por la Eterna Vivo, tiu spirita korpo plu vivas, kaj konservas siajn kapablojn, emociojn, sentojn kaj resopirojn al tiuj, kiuj restas sur la Tero. Kaj la preĝoj naskitaj de tiu fratama sento atingas la amaton kiel korfaciliĝo al la Spirito, al la Animo de la homo, kies fizika korpo forpasis.
En la unua libro de la Profeto Samuel, ĉapitro 28, en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, troviĝas historion veran kaj embleman. Reĝo Saul, kiu nebone agis dum sia reĝado, decidis, per la helpo de la Mediumino el En-Dor, alvoki la Spiriton de Profeto Samuel, kiu, laŭ ĉies scio, jam mortis. Tamen, lia Spirito, vivanta en la Spirita Mondo, aŭskultis la preĝon, la petegon, la alvokon, kaj venis renkonte al la polemika reĝo, pruvante la efikon de niaj preĝoj por la elkarniĝintoj.
Via patro, via patrino, via filino aŭ filo, via edzino aŭ edzo povos ne nur aŭskulti vian preĝon naskitan de sincerplena koro, sed ankaŭ senti la Amon en via petego al ili direktata. Tiu sento alportos pacon kaj multan trankviligon al tiu tre amata persono, kiun viaj okuloj ne vidas, sed kiun via koro povas senti, kiel asertas verkisto Paiva Netto en sia literatura verko Mortintoj ne mortas, paĝo 263:
“(...) Kiel la irado daŭras ĉe tiuj, kiuj plu estas enkarniĝintaj, tiel same okazas ĉe niaj karuloj, kiuj venis al la Granda Patrujo de Vero antaŭ ol ni. Multaj el ili plu restas nevideblaj apud ni, kaj nin helpas; aliaj eble eĉ bezonas niajn preĝojn. Ni preĝu por ili, por ke, kiam venos nia vico, iu preĝu por ni. Kaj ni danku Dion, ke Li estas Dio de vivantoj. Sekve, mi ripetas: mortintoj fakte ne mortas!”
“Aliaj eble eĉ bezonas niajn preĝojn”. Tiu ĉi aserto de la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito klarigas la gravecon de la preĝo por la forpasintoj, ĉar same kiel la parencoj kaj amikoj, kiuj restas sur la Tero travivas adaptiĝojn, suferas, resopiras, ankaŭ la forpasintoj simile kaj kelkfoje pli intense alfrontas tiajn cirkonstancojn, kaj la preĝoj, krom atingi ilin fratame, fortikigas ilin por tiu nova irado.
Maltrankvilo aŭ resopiro povas naski multan angoron al la forpasinto. Tamen, sincera preĝado kvietigas la koron, la Animon de tiu amata persono, por ke li malpliigu aŭ forigu sian maltrankvilon, ĉu pri siaj gefiloj, ĉu pri sia edzino, ĉu pri siaj gepatroj, ĉu pri aliaj parencoj kaj amikoj, kaj ekpovu serene sekvi sian evolukurson.
Ni preĝu por niaj geamatoj loĝantaj en la Spirita Sfero
Ni deziras, ke tiuj ĉi vortoj plenaj de Amo, fontantaj el la koro de verkisto Paiva Netto, troveblaj en la jam citita literatura verko Mortintoj ne mortas, prilumu vian koron por ankaŭ preĝi por la foririntoj, kiuj restas vivantaj:
“(...) Kiam miaj karaj kaj amataj gepatroj, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000), kaj mia adorata fratino Lícia Margarida de Paiva (1942-2010) forpasis, tiam mia koro tre suferis. Tamen, mi tuj komencis eldiri emocian interparolon kun la Kreanto, mildigante la resopiron kaj transdonante al ili mesaĝojn de paco kaj dankemo. Baldaŭ mi eksentis, ke ili plu vivas, ĉar mortintoj ne mortas! Mi kutimas aserti: kiam oni preĝas, tiam la Animo spiras kaj fekundigas la spiritan kaj homan vivon. Preĝi estas esence grave por sennubigi la horizonton de la koro”.
Ĉu do ni preĝu kune por la geamatoj jam foririntaj? Preĝu al Jesuo tutkore. Rezervu tiun momenton por pensi pri la personoj de vi amataj, jam elkarniĝintaj kaj loĝantaj en la Spirita Mondo.
Vidigu al vi kaj sentu la ameman ĉeeston de ĉiu el ili: amplena patrino, kies tenereco kaj zorgemo ankoraŭ varmigas vian koron; sindediĉa patro, kies ekzemplo kaj forto ankoraŭ inspiras vin vivi; karega filo, kies rememoro naskas rideton kaj resopiron; amika avo, kies saĝo kaj karesemo postlasis profundajn markojn en via vivo.
Ni invitas vin levi viajn pensojn al la amo, kiun tiuj personoj liveris al via vivo. Estu tiu preĝo momento de korfaciliĝo por via Animo, liveranta trankviligon kaj internan pacon, samtempe kiel ĝi sendas vibrojn de amo kaj lumo al viaj karuloj ĉe la Spirita Sfero.
Ni reemfazas: la vivo plu daŭras en la Spirita Mondo, aktive kaj agplene dum sia evolukurso. Sekve, preĝado ja gravas por ĉiuj homoj, ĉu loĝantaj sur la Tero, ĉu en aliaj loĝejoj de la Ĉiela Patro, ĉar ĝi direktas la vibrojn de amo kaj helpo de Jesuo al la bezonantoj. Ni do preĝu ĉiam, kiam eble, por niaj Fratoj jam forpasintaj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Lun, 11/04/2024 - 14:41
Lun, 11/04/2024 - 14:40
Lun, 11/04/2024 - 14:22
Dim, 11/03/2024 - 08:13
Dim, 11/03/2024 - 05:17