Kiel okazas mirakloj?

“Mirakloj ja ekzistas. Sed, laŭ la Diaj Leĝoj, ili ne estas mirakloj”, Paiva Netto.

Sarah Jane
|
16.01.2018 | Mardo | 13:05 Horoj

Kiomfoje dum nia vivo ni sentas lacecon?! Malgraŭ la ĉiutaga rutino ni penas trovi tempon por nia familio, por ĉio kaj por ĉiuj, konstante batalante por komuna bono. Rezulte, dum la plej malfacilaj momentoj, kiam ŝajne ne eblas venki la baron de ni alfrontatan, ni sentas, ke nur “miraklo” savos nin. Kaj ĝi ja okazas…

Tela: Giovanni Lanfranco (1582-1647)

    

En iu ajn situacio ni bezonas memori, ke ni neniam estas solaj. Jesuo estas ĉiam kun ni kaj ne forlasas nin. Kristo mem, kiu estas Unu kun la Ĉiela Patro (Evangelio laŭ Johano, 10:30), firme deklaris:

“Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla” (Evangelio laŭ Mateo, 19:26).

Ni do serĉu inspiron kaj la bezonan forton ĉe la Evangelio-Apokalipso de la Dia Majstro. Ni sekvu Lian Bonan Novaĵon, laŭ kiu la Ĉiela Miraklanto ekzempligis multfoje la Dian Povon, realigante tion, kion ni nomas miraklo.

Ĝi konsistis ne nur en resanigo de malsanuloj, ĉar la donaco ankaŭ venis kiel paco al la koroj (Evangelio laŭ Johano, 14:27), kiel diskonigo de la Dia Saĝo (Johano, 15:1–10) kaj kiel profunda transformo per alporto de la Lumo al ĉiu individuo (Evangelio laŭ Mateo, 5:16).

+ Legu pli pri tiu ĉi temo ĉe la artikolo de Paiva Netto “Soci-spiritaj mirakloj de Jesuo”

El inter tiom da ekzemploj de sindonemo de la Majstro de la majstroj, ni citas la tekston “La resanigo de servisto de centestro, registrita de Mateo (8:5–13). En ĝi, la Evangeliisto rakontas, ke, kiam Jesuo estis en Kapernaumo, venis al Li centestro, kiu petis Lin helpi serviston, kiu terure suferadis.

La Kristo tuj respondis: “Mi venos, kaj sanigos lin” (versiklo 7). Tamen, la centestro, kun profunda respekto al Jesuo, diris: “Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos” (versiklo 8). 

Jen kiam diras la Kristo:

“Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo saniĝis en tiu sama horo” (versiklo 13).

Shutterstock

Emfazindas, ke la Kristo de Dio havas la Povon savi nin per Sia vorto. Niaj sinceraj petoj, motivataj de Amo, alvenas en Lia koro. Kaj, kun vera amikeco, Jesuo ĉiam konsolas nin, per la Sankta Spirito (Benataj Animoj, Lumaj Spiritoj, Gardanĝeloj, kaj pliaj nomoj, kiuj karakterizas la laboristojn de la Kristo en la Spirita Mondo).

Ni do agordiĝu al tiu ĉi benata harmonio, ĉar la fenomeno ja ekzistas. Eksterordinarajn aferojn ni povas ĉeesti dum niaj vivoj.

“Mirakloj ja ekzistas. Sed, laŭ la Diaj Leĝoj, ili ne estas mirakloj.”

La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, prezentas la jenan konsideron en sia libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 1, p. 453.

En la verko, la aŭtoro klarigas: 

“Parolante al la Legianinoj de Bona Volo, ĉe ilia 9-a Kongreso, okazigita en Arasatubo/SP, Brazilo, la 12-an de Majo 1984, mi rakontis, ke iam raportisto demandis min, ĉu mi kredas pri mirakloj. Mi respondis: Mi kredas. La fenomeno ja ekzistas. Sed, laŭ la Diaj Leĝoj, ili ne estas mirakloj, alivorte, ili ne estas faktoj, kiuj nuligas la naturajn, diajn leĝojn. Ili estas okazaĵoj, kiuj morgaŭ ricevos sciencan klarigon, sen neado pri ekzistado de la Dia Povo, kiu ŝvebas super ĉiuj sofismoj de la homa envio, kiu obstine malakceptas la ekziston de saĝo supera al sia”.

Dum Sia unua videbla alveno sur la Tero, Jesuo prezentis tiom da “mirakloj”, atingoj, kiujn la tiama scienco ne povus klarigi; tamen kelkaj jam estas delongaj konatoj, kiel ekzemple la resanigo kaj kuracado de sennombraj malsanoj. Kaj ĉar scio evoluas, multo ankoraŭ restas eltrovota.

Koncerne ĉion ĉi, kiel tiuj mirakloj okazas en nia vivo? Jen do la plej grava demando.

Mirakloj okazas pro la forto de la Realiganta Fido!

Jes, se vi legis ĝis tie ĉi, vi trovis la respondon! Jen la scio, kiun al ni prezentas la Religio de Universala Amo. La tutan Saĝon de la Kristo, Unusola Filo de la Ĉiela Patro, oni povas aliri celante plibonigi nian vivon kaj tiun de la tuta homaro, praktikante ĉiutage la Realigantan Fidon (koncepton instruatan de Frato  Paiva Netto, kiu konsistigas la “Progresivajn kaj Diigantajn Ŝtupojn de la Fido”).

Jen la ŝtupo de la Fido, en kiu la sama impulso senrefute motivanta kredadon, simile direktas nin agi ĝuste, juste kaj bonfare. Ĝi do estas unuigo de Fido kun praktikado de Bonaj Agoj, cele al komuna bono.

+ Kiel ni praktiku la Fidon?

Tio, kion la Religio de la Tria Jarmilo montras al ni per tiu scio, estas, ke Jesuo atendas de ni diligentecon, sindevontigon. Se mi bezonas, ke miraklo (la solvo, kiun mi ankoraŭ ne ekvidis) okazu, mi levos mian penson al la Patro per preĝoj, sed mi ankaŭ laboros, havos ĝustajn, etikajn kaj solidarajn sintenojn por atingi ĝin.

Ekzemple, se mi scias, ke mia financa situacio estas tre malfacila, mi serĉos apogon ĉe Dio, sed ankaŭ disdonos mian vivprotokolon, klopodos plivastigi miajn kapablojn, klopodos plibonigi mian scion por atingi pli altan  kvalifikon.

Tio faras nin pli taŭge preparitaj, ankaŭ por ricevi la benon, la miraklon, kiun ni tiel aspiras.

shutterstock

Kaj ĝi nepre venos ĝustatempe. Ne ĉiam kiel ni imagis, sed ĉiam en la maniero, kiun ni bezonas. Kelkfoje necesas plu teni la defion, ĉar ĝi alportos altvalorajn lecionojn por nia vivo kaj por nia spirito — instruojn, kiujn ni ne lernus alie. Kaj, eĉ en tia scenejo, la miraklo eble jam okazas, kaj ni ankoraŭ ne rimarkis ĝin.

Ni plie konsideru, ke multaj el la malfacilaĵoj de ni travivataj estas parto de nia Spirita Agendo2, alivorte, ili estas devontigoj, kiujn ni akceptis, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Tero (do ankoraŭ en la Spirita Mondo), celante fariĝi pli bonaj homaj kaj spiritaj estuloj.

Ĉi-cele ekzistas ĉagrenoj, kiujn ni renkontos kaj bezonos venki dum nia vivado. Tial do, ni fidu Jesuon. Li konas niajn batalojn, kaj donos la respondojn de ni bezonatajn por nia individua kaj kolektiva perfektiĝo, en la ĝusta tempo kaj en la ĝusta maniero por ĉiu el ni.

+ Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

Kiam Dio plenumas niajn petojn?

Ni revenu al la teksto de la Evangelio de Jesuo “La resanigo de servisto de centestro” (registrita de evangeliisto Mateo, 8:5–13). Alia emfazinda punkto koncernas la kvaliton de la peto de la centestro. Li montris ekstreman zorgon pri laboristo.

En epoko, kiam estis tute ne ordinare tiel zorgi pri siaj servistoj, tiu oficiro gravigis lin, motivate de Frata Amo. Jen do la filigrano, la sento, kiun ni devas nutri en nia Animo, preĝante al nia Ĉiela Patro, ĉu por ni, ĉu por alia bezonanto.

Do ni eble demandas nin: “Kiam Dio plenumas niajn petojn?”. En sia libro Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — la Povo de la Kristo en ni, Paiva Netto registras, ĉe la paĝoj 40 kaj 41: “Alziro Zarur (1914-1979), la deĉifrinto de la plej alta signifo de la Nova Ordono de Jesuo, per siaj instruoj pri la dia signifo de la Filozofia Ŝtono de la antikvaj alĥemiistoj, instruis, ke, ‘kiam ekzistas Amo en la animo de peteganto, Dio ĉion donacas. Tamen, la Amo devas esti ligita al Fido kaj al merito. Tial, la Nova Ordono estas krudmaterialo transformenda per Fido, per Preĝado, surbaze de bonfaraj agoj’”.

La Nova Ordono de Jesuo: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Tela: James Tissot (1836-1902)

   

Se ni kapablos agi per la Amo de la Nova Ordono de la Dia Majstro, grandaj kaj profundaj mirakloj ankaŭ okazos en la homa socio. Ĉi-cele, ni kalkulu je la intuicio fontanta de la Spiritoj de Dio, Gardanĝeloj, Benataj Animoj, kiuj konsistigas la Superan Spiritan Mondon.

Ili estas sciencistoj, politikistoj, religiuloj, filozofiistoj, artistoj, sportistoj, el la plej diversaj kampoj de homa scio, kiuj venas de la Spirita Mondo por helpi nin.

Pri la rilato inter Tero kaj Ĉielo, klarigas Paiva Netto en la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 1, paĝo 454:

“Iam, la Leĝoj de Dio — kiuj regas la meĥanismon de la tiel nomataj ‘mirakloj’ — estos klarigitaj de la surtera Scienco kaj plene komprenataj.

“Dio ne volas, ke Liaj gefiloj restu eterne en nescio, sed male, ke ili, paŝo post paŝo, eltrovu la sekretojn, kiuj restos kaŝitaj sole nur dum la homoj ne kapablos malkaŝi ilin. Ne ekzistas eterna mistero.

“Ligi homan scion al la dia signifas unuigi la Du Homarojn — la karnan al la Spirita —, porti el la Nevideblo al la videblo, per la forto de la Realiganta Fido, tion, kio tie troviĝas. Kiel revelaciis Apostolo Paŭlo, en sia Epistolo al la Hebreoj, 11:1:

‘Kaj la Fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.’”

Jen la ŝlosilo por venki ĉiujn neeblaĵojn, atingi la solvojn por la defiaj momentoj. Ni vivu la Realigantan Fidon, la Novan Ordonon pri Amo instruitan de la Kristo, kaj ni integriĝu al la Dia scio. Ĉi-maniere, ni komprenos la lecionojn fontantajn el la problemoj, ni sukcesos trovi respondojn por la doloro, kaj vidos, ke eĉ la akirita lernado estas miraklo okazanta en nia vivo.

LEGU PLI:
Komprenu la Luman ĉeeston de Tiu, kiu ankoraŭ vivas inter ni: Jesuo
Kiel ni praktiku la Fidon?
Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

 Spirita Agendo — Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON