4 neforgeseblaj Kristnaskaj Donacoj por interŝanĝi kun familianoj kaj amikoj

El la Redakcio
|
08.11.2024 | Vendredo | 16:35 Horoj

Antaŭ ol utiligi nian liston de neforgeseblaj Kristnaskaj donacoj, ni invitas vin pripensi la veran signifon de la 25-a de Decembro.

La vera Kristnasko estas la Naskiĝo de Jesuo!

La naskiĝo de Jesuo liveras profundajn instruojn por niaj ĉiutagaj bataloj. En ĝi sidas elstara kaj aktuala mesaĝo pri la graveco, ke ni agu kun Amo, Respekto, Solidaro, en ĉiuj tagoj de la jaro, kaj ne nur en difinita jarepoko. 

Ĝuste al la praktikado de la Konstanta Kristnasko alvokas nin la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Tiel klarigas ĝia Prezidanto-Predikanto, José de Paiva Netto, en la artikolo Kristnasko kaj Homaj Rajtoj:

“Kristnasko ne estas tempo por forgesi problemojn, sed ja por peti la Dian Inspiron por ilin solvi. Ĝia etoso devas esti tiu de senlima Frateco, nuntempe pli ol iam ajn, nepre necesa por ke efektive ekestu Tutplaneda Civitaneco, tiel ke fakte oni povu sin defendi de epidemia tutmonda ekspluatado. Ne nur malsaniĝas la korpo, sed ankaŭ la socia organismo.” (...)

+ Legu la tutan artikolon

Nun, post nia mallonga prezento de la signifo de la Konstanta Kristnasko de Jesuo, laŭ la Dia Religio, legu nian liston de Kristnaskaj donacoj (kaj eltrovu, kial ili estas neforgeseblaj):
 

1.  Montru amon, dankemon kaj respekton

Jen donaco, kiu restos gravurita por ĉiam en la Animo de la ricevanto.

Montri Amon, dankemon kaj respekton ne estas signo de malforteco, sed, tute male, ĝi montras nian kapablon Ami kaj Bonfari al ĉiuj ĉirkaŭ ni, ĉu ili estas proksimaj aŭ ne.

Tio konformas al la Vera Omaĝato en tiu dato: Jesuo. Estas Lia ĉi tiu altvalora instruo:

“Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la Leĝo kaj la Profetoj” (Sankta Evangelio, laŭ Mateo, 7:12).

2.  Donu bonajn ekzemplojn

En la ĉiutaga vivo, kio pli efikas — ĉu senenhavaj vortoj aŭ agoj riĉaj je bonkoreco? Ni scias, ke vortoj povas kaŭzi grandajn transformojn, kaj alporti feliĉon kaj ĝojon. Tamen, se ili ne akordas kun niaj agoj, ili fariĝas senenhavaj, ĉu ne vere?

Tial, nia dua propono pri Kristnaska donaco ĉi-jare estas, ke ni kondutu kiel inspirfonto por aliuloj, per edifaj ekzemploj, precize kiel Jesuo esperas, ke ni agu.

Tiu rezono kaj ŝanĝo de sinteno devas komenciĝi ene de ni. Ni devas unue liveri bonan ekzemplon, antaŭenigante la veran pacon: akeceptante niajn misfarojn, malfermante nin al frateca dialogo, kaj, tiumaniere, influante pozitive niajn proksimulojn.

En Sia Sankta Evangelio, Jesuo instruas tion al ni:

“Se do Mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. Ĉar Mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion Mi faris al vi” (Johano, 13:14-15).

Per tiu gesto de humileco kaj amo al Sia proksimulo, Jesuo montras al ni, ke Li estas la sekvenda ekzemplo. Ni povu, same kiel Li, roli kiel fonto de lumo kaj inspiro por niaj kunvivantoj.

Kia bonega Kristnaska donaco, ĉu ne vere?

3. Praktiku pardonemon

Multaj homoj profitas la Kristnaskan spiriton por solvi malpacojn aŭ miskomprenojn kun parencoj, amikoj kaj najbaroj. Jen kutimo, kiun oni devas stimuli kaj ankaŭ konservi dum la tuta jaro.

Ni scias, ke tio ne estas facila tasko. Tamen, kial ni ne petu per Preĝo, la Dian Forton por venki la sentojn de ofendiĝo, kulpo, kolero, malamego? Ju pli ni penos, des pli ni prepariĝos por pardoni al iu aŭ al ni mem.

Jesuo tion instruas, en Sia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 6:12, montrante al ni kiel preĝi: 

“Pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.”

4. Partoprenu

Tiu ĉi propono igas nin pensi pri nia sincera ĉeesto dum interparolo, aŭ dum distriĝo kun amikoj kaj familianoj. Ĉu ni vere profitas tiujn momentojn por lerni, instrui, interŝanĝi valorojn kaj spertojn?

Tiu Kristnaska donaco transdonas ideon pri sindediĉo kaj plena atento al la momento kaj al la persono, kun kiu ni estas. Ĝi signifas resti atentema, mense malferma, kaj efektive atingebla por aŭskulti kaj kompreni, valorigante la nunon kaj restante vere konektita al la aliulo.

 “Kaj JESUO trairis ĉiujn urbojn kaj vilaĝojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion, kaj sanigante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon.

“Kaj vidante la homamasojn, Li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston” (Mateo, 9:35-36).

Jesuo atentas ĉiun el ni, per Sia senfina kompatemo, preta por liveri al ni balzamon kaj trankviligon por niaj korpaj kaj animaj suferoj.

Tiun ĉi liston ni pretigis, por ke vi sentu feliĉon, ĉu individue, ĉu inter amikoj kaj familianoj, dum tiu ĉi periodo kaj dum la tuta jaro.

Ĉi tiuj donacoj reprezentas la spiriton de la Kristnasko de Jesuo, kiu transpasas materiajn objektojn, kaj strebas transformi nian koron kaj la vivon de niaj ĉirkaŭantoj, kun kiuj ni kunvivas kaj deziras plifortigi ligojn de amikeco, kunuleco kaj sukceso.

Ĉu plaĉis al vi la konsiloj? Havigu tiun ĉi tekston al viaj familio kaj amikoj. Kaj vivu la Konstantan Kristnaskon de Jesuo, dum ĉiuj tagoj de la jaro! =) 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON