
Kiu estas Dio?
Nuntempe famaj sciencistoj jam akceptas, ke la Universo, pro sia perfekteco, estis kreita de iu Supera Forto, nomata “Dio” kaj tiel konata de multaj. Tamen, ĉu Li havas homan formon, elektas privilegiulojn aŭ estas venĝema? Kie Li troviĝas?
Plie: ĉu la Kreinto de la Universo ĉeestas en unu sola religio? Koncerne ĉi tiun instigan temon, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito prezentas siajn kontribuojn.
Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, dialogante kun samarianino apud la Fonto de Jakob, instruis, ke “Dio estas Spirito” (Evangelio laŭ Johano, 4:24). Jen revelacio, kiu per si mem oponas la ideon de homforma dio, kreita laŭ la bildo kaj simileco de la homo ankoraŭ neperfekta.
Tiu, kiu havas blankajn harojn, haŭtsulkojn, estas egoisma kaj kolerema. Pri la temo skribis José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, en sia libro Meditadoj el la Animo, p. 135:
“Unu el la plej grandaj baroj, kiujn Homoj devos venki dum sia vojo al la kompreno pri Dio, laŭ scienca vidpunkto, estas decidi pri tio, kion ili esploras: pri Kio aŭ pri Kiu? Nome pri ia Kiu-Dio kaj/aŭ pri ia Kio-Dio? (ne pri “kio”, kvazaŭ oni parolus pri surstrata skatolo aŭ ŝirita papero), tamen pri ia “Kio” Dieca, kiu post la deĉifrado fare de Scienco, malfermos al ĝi horizontojn plurdimensiajn de kvintesencaj Moralo kaj Saĝeco (...)”.

Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora proklaminto de la Religio de Universala Amo, difinis Dion per sia “Poemo pri la Dia Dio”:
Poemo pri la Dia Dio
La Dion, Perfektecon, kiun kanti
Mi provas nun per plej sinceraj versoj,
Neniam vidis mi samkiel ankaŭ
Mi ne vidis kaj venton kaj elektron.
Sed tiun Dion, daŭran forton mian,
Dion de Am’, de Just’ kaj de Boneco,
Ne vidatan de mi, mi vere sentas,
Kiel mi sentas venton kaj elektron.
Kaj Lin mi sentas ĉe l’ dezir’ pri puro,
Ĉe la manifestiĝo renoviga
De l’ Belo, de la Virto kaj de l’ Amo.
Kun Li parolas mi per varmaj preĝoj,
Sub reg’ de emoci’ nepriskribebla,
Alportanta ekvibrojn de l’ Perfekto. (...)
Boneco — kiun pekoj ne konsumas —
De la Dia Spirit’ al filoj Liaj:
Di’ subiras ĝis Sia fil’, la homo,
Se la hom’ ĝis Patro sia supreniras!
Ĉar kredas mi la Dion Nevelkeman,
Helpantan la Homaron malperfektan:
La Dion el Perfekt’ nealirebla
Por la homa esplor’ plej erarema.
Dio estas Amo
Parolante pri Dio, la Origino de ĉio, Johano Evangeliisto difinis Lin en sia Unua Epistolo kiel “Amon” (4:16). Por pli bone klarigi tian aserton, kiu estas tre simpla, tamen samtempe tre profunda, klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo, en sia libro Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 3, p. 312:
“Dio estas Spirito, malkaŝis Jesuo. Antaŭ ol esti vidata, Li devas devas esti vivata en la homa intimeco, kiel Amo! La Vizaĝo de la Supera Kreanto povas esti identigita nur en la Animo de Liaj kreitoj: Amu unu alian kiel Mi vin amis. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj, kiel instruis la Kristo. Tio estas la Vizaĝo de Dio: ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni”.
Ankaŭ koncerne tiun temon, klarigas nobla D-ro Bezerra de Menezes, spirito, en la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj:
“Dio estas la plej evoluinta Spirito, la sumo de ĉiu konata kaj ekzistanta Bono, kiu transformiĝas en la vorton Amo. Sekve, Dio, la Ento, ne plu estas unu sola Estulo [kvazaŭ Li estus homo], sed ja la ekzistado mem de la supra situo de la Universo. Ĉio, el kio konsistas la Universo, estas Dio [ne panteismece], ĉar la Kreanto estas farita el tiu sinergia materialo nomata Amo. La Amo estas la fino de ĉio, la Plejalta Vivo, la Plejalta Estaĵo. Do Li estas la Ento Amo. Kaj amo en la plej alta grado de scio, rezonado kaj interpretado” (revuo Jesuo Alvenas!, n-ro 117, p. 37).

El tio sekvas, ke Dio, alivorte la Amo, troviĝas en la tuta Universo. Li ne limiĝas al religio, al kampo de homa scio aŭ al elektita personaro. Dio estas ĉie, kaj eĉ ene de ni (Evangelio de la Kristo laŭ Luko, 17:21), en la bona parto, kiun ni kultivas interne kaj en la Bonaj Agoj, kiujn ni praktikas! Temas pri la Dia Estaĵo, kiu gvidas, regas kaj kontrolas la Kosmon, respektante la libervolon de Siaj kreitoj evoluantaj.
Jen kial ni ne vidas Lin kiel puneman dion, kiu venĝas sin kontraŭ la homoj. Ĝustadire, koncerne la Dian Juĝon, klarigas Paiva Netto:
“Ne Dio punas. Ni mem punas nin malobeante — kaj kiom ripeteme! — Lian Leĝon. Ni ne ripetu, koncerne la Eternajn Temojn, la praan kutimon de homa senpuneco. Tiu malnoblega fikutimo kaŭzas terurajn rezultojn, ĉar estas forta stimulo al krimo. Ĉu eble Vi homoj tion nescias? Vi ĝin tre bone scias kaj bedaŭras”, libro Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni, p. 256.
Sekve, se ni volas ĝisfunde kompreni tiun Dian Amon, ni devas respekti la konsilojn, kiuj venas de la Ĉiela Patro kaj celas homan feliĉon. Ĉefe necesas sperti tiun senton plej altanime, praktikante konstante la Bonon, farante niajn vivojn kaj tiujn de niaj similuloj pli kaj pli agrablaj. Fine, indas reliefigi refoje tiun ĉi penson de la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo: “La Vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni”.
Ĉu unu el la jenaj temoj interesas vin?
+ Gardanĝelo
+ Ekzisto de Spiritoj
Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.
____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.