O Templo da Boa Vontade (TBV) atrai visitantes durante todo o ano, principalmente em outubro e principalmente no dia 21, mês e dia de seu aniversário de fundação.
Celante la sekurecon kaj sanon de siaj pilgrimantoj, pro la KOVIM-19, la monumento festis sian 32-jariĝon perreta programaro.
Rezulte, pilgrimantoj el pluraj mondpartoj faris per siaj hejmoj ampleksigon de TBV — Spirituala Sidejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito —, situanta en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.
Lasu vian komenton kaj festu kun ni ĉi tiun gravan daton en la historio de la Templo de Paco, sankta monumento, kiu inspiras nin persisti en Bonfarado kaj respekti ĉiujn kreitaĵojn.
Programaro por la tago 21-a
La Amaskomunikilaro de Bona Volo (radio, televido kaj interreto) okazigis specialan programaron por la tuta tago. La plej atendata programero estis la mesaĝo de la konstruinto de la monumento, Frato José de Paiva Netto.
Pri la temo “Templo de Bona Volo — 32-jariĝo: Jesuo — eterna fonto de nia Persistemo!”, ankaŭ preĝoj kaj ekumenaj studoj estis dissendataj. Krom la tradicia Ekumena Ago ĉe la Navo de TBV, oni dissendis omaĝojn al la familioj, Legianajn Muzikojn kaj fervora pieco, por ke la pilgrimantoj plenumu virtuale sian ĉiujaran piediradon al TBV!
Oktobro ĉe TBV
Pluraj eventoj okazis dum tiu monato, inter kiuj elstaras tiuj programitaj por la tagoj 19-a kaj 20-a, kiam okazos la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, kiu pritraktis la temon “Vivo kaj morto en dialogo — Scienco kaj Fido interparolas pri la dimensioj de la vivo”.
La perretan elsendon portugallingva oni samtempe okazis en la angla, hispana kaj brazila signo-lingvo, per YouTube.
La skipanoj de la Esperanto-fako de Legio de Bona Volo elkore dankas al ĉiuj karaj samideanoj, kiuj tre amike, ĝentile sendis gratulsalutojn diskonigitajn okaze de la memorfesto omaĝe al la 32-a fonddatreveno de laTemplo de Bona Volo.
Jen niaj frataj brakumoj al ĉiuj ili per tiuj ĉi 3 belaj poeziaj salutmesaĝoj ricevitaj en tiu okazaĵo:
Livia Barth
Neŭkeno, Argentino
El la Patagonia regiono
mi plenumis burson
kun amo kaj ĝojo
por sendi ĝin kun ĉi-tiea vento al miaj kunuloj esperantistoj
en la Templo el Bona Volo
en la datreveno
de la belega Templo
kion mi vidas per interreto.
La amo kaj la ĝojo mi deziras ke atingu vin dum multaj da jaroj por ke vi povu kune ĝui hodiaŭ kaj por ĉiam.
Feliĉan datrevenon al la bela Templo de Bona Volo kaj al siaj anoj!!!!!
Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, Svislando
Soneto je la plena luno
la tridek dua datreveno
de la Templo de Bona Volo
sub plena luno kun petolo
deziroj flugas kun bonveno
por la sesdek kvara jaraĝo
kaj poste por la naŭdek sesa
arkitekturo interesa
transdaŭros je plena omaĝo
kiom da homoj dum jardekoj
trairos inter trianguloj
kiel artaj pinakotekoj
a lua com estrelas verdes
as contará e o cúmulo
confirmará objetivos sublimes
Wacław Rekowski
Starogard Gdański, Polônia
Há uma legião mundialmente famosa no Brasil que nos ajuda a viver
há muitos anos .
Ensina sobre a vida,
nos dá a fé
que precisamos
para o amor mútuo.
O Templo da Boa Vontade
já é um símbolo
de amizade
entre todos nós.
Parabenizo vocês, bravos seguidores da LBV!
Salas do Templo da Boa Vontade:
A Pirâmide da Paz, como também é conhecida, está localizada na Quadra 915 Sul, Brasília – Brasil.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Ronald Schindler
Mar, 10/19/2021 - 16:40
Dankon pro la impresplena filmo! Gratulon okaze de la jubileo kaj daŭran sukceson!
País:
Alemanha
Dimitrije Janičić
Lun, 10/18/2021 - 18:11
Tre respektata,
Gratulante vin okaze de via 32a naskiĝtago, mi deziras al vi longan tempon por ĝojo de ĉiuj, kiujn vi helpis kaj ĉiuj viaj asocianoj kaj amikoj.
Naskiĝtagoj estas ne nur tagoj de naskiĝo, fondо, ili ankaŭ estas tagoj, kiam ni taksas nian kontribuon al la homaro, kiun vi plibonigas per via ekzisto kaj laboro.
Vi eniras plenaĝecon, kio postulas eĉ pli da laboro kaj eĉ pli da kompreno por homaj problemoj.
Iam la forpasinta Teresa Kapista (Paco al ŝia animo!) parolis al mi pri ŝia vizito al via templo, kaj de tiam mi sekvas viajn agadojn por la bono de aliaj. Mi dankas vin, ke vi ekzistas kiel vi estas, kaj tiel mi esperas, ke mi nur kunigas miajn bondezirojn al la deziroj de multaj homoj, kiuj bone memoras vin.
País:
Sérvia
ZLATKO HINŠT
Sab, 10/16/2021 - 15:47
En teksto kiel novaĵoj pri datreveno pri via centra religia objekto sub titolo "Templo de Bona Volo — 32-jariĝo, hejmo de la tuta homaro!" estas enhavataj elementoj por skribi komenton, sed pli ol tio, por skribi ĉi-okazan salutmesaĝon. Mi gratulas al Legio de Bona Volo 32-jariĝon de Templo de Bona Volo kaj deziras pluajn sukcesan agadon. LBV decidis organizi feston pere retprogramo pro malfavoraj cirkonstancoj laŭaspekte de sana situacio preskaŭ tra la tuta mondo. Post periodo de unu kaj duono da jaro, transformante al kelkaj formoj kaj ondoj de pandemio, koronavirusa malsano (KOVIM-19), malgraŭ apliko de amasa vakcinado kaj epidemiologiaj mezuroj, estas ankoraŭ tre intensa kaj forta kun multe da infektitoj kaj mortintoj. Sed menciitaj vakcinado kaj mezuroj estas bazo por protektado je nivelo kiu kreas tn. kolektivan imunecon. Pro tio bonfarado en nuna temo devas esti unuavice en konvinkado de siaj familianoj, parencoj, amikoj, kolegoj ke ili helpu al si kaj al sia medio en klopodoj por preventado de konsekvencoj kiuj sekvas dum epidemia periodo. Fari socian distancon ne signifas eviti ĉiujn kontaktojn, sed fari tion en adekvatajn manierojn. Kiel estas rekomendata konduto - restu respondecaj, estu vakcinataj, faru nur minimuman fizikan distancon, pensu al aliaj... Sociaj kontaktoj sub protektadmezuroj ebligas tamen bonajn kontaktojn. Plu restas kontaktoj rete, telefone kaj nepre surloke, kaj taskoj ne neglektu proksimulojn, malsanulojn kaj senpotenculojn. Tielmaniere povas ekzisti Frata Amo, amika amo, interparoloj, dialogo, agado de membroj de asocioj, inkluzive esperantistojn, kun certaj limigoj sed kun sufiĉe riĉa kaj fekunda agado. Estu paciencaj kaj restu samtempe emociplenaj, bonetosa, sed raciaj kaj saĝaj, elektante plej bone kiel amikumadi, agadi, renkontiĝi… Templo de BV kiel konstruaĵa objekto havas eblecon per koloroj fari efikojn de kromoterapio. Tiel vi devas fari per siaj ideoj kune kun preskribitaj kontraŭepidemiaj mezuroj fari efikojn de simbolika kromoterapio, pli bone dirite, per „koloroj“ de homaj kvalitoj kiel estas via inteligenteco, kreiveco, obstino, pacienco, kredo kaj espero al fino de nuntempa malbono kaj plibonigo de nia estonta mondo.
País:
Croácia (Hrvatska)
Anatoli LYCH
Sab, 10/16/2021 - 15:42
Belega Templon de Bona Volo,gratulas Je la 32jarijon,sukcesoj,cion bonan al vi ciuj. An.Lych.
País:
Finlândia
jc Dubois
Sab, 10/16/2021 - 07:28
Koran Dankon pro la e-filmo kun esperanta vocho. Ni vizitis Braziljon dum unu semajno chrkau jaro 2010 sed ne audis pri tiu templo pri paco kaj vivo. Tial mi estas iomete surprizita ke tiu templo ighis la plej vizitita loko de la urbo. Gratulojn al vi pro akceptado de chiuj religiuloj . Chefe gravas la daurado de paca vivo kaj interilato de multaj homoj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Mar, 10/19/2021 - 16:40
Lun, 10/18/2021 - 18:11
Sab, 10/16/2021 - 15:47
Sab, 10/16/2021 - 15:42
Sab, 10/16/2021 - 07:28