Ĉiujare miloj da pilgrimantoj kolektiĝas ĉe la Templo de Bona Volo (TBV), en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, por la fratecaj memorfestoj pri ĝia datreveno.
En Oktobro, kiam ĝi 31-jariĝis en la 21-a tago, la Pac-Piramido invitis ĉiujn al nova kaj moderna koncepto pri pilgrimado “hejme” — pere de la amaskomunikilo de Bona Volo (radio, televido kaj interreto) miloj da homoj sentis la sanktan etoson de la Templo de Paco! konservante ĉi-maniere la necesan fizikan malproksimiĝon rekomendatan de sanaŭtoritatoj dum la mondepidemio de la nova kronviruso.
Restante hejme, miloj da familioj spertis elstarajn momentojn de tiu memorfesto, kiu ĉi-jare gajnas novajn proporciojn kaj dimensiojn.
Programo
La eventon elsendis la Amaskomunikiloj de Bona Volo (radio, televido kaj interreto), en la portugala. La plej atendata punkto de la programo estis la solena kunsido gvidata de la konstruinto de la monumento, Frato José de Paiva Netto, kiu, per sia fratama mesaĝo, okazigis potencan Ekumenan Ĉenon de Preĝado en la Templo de Bona Volo — “Espero neniam mortos”.
Kaj rekte el la Pac-Navo ankaŭ estis elsendataj momentoj de preĝado kaj ekumenaj studoj, de omaĝoj al familioj, de Legianaj Muzikoj kaj de pieco, por ke la pilgrimanto povu plenumi perrete sian ĉiujaran vojiradon al la TBV!
+ Ekkonu la historion de la Sankta Kristalo, la plej granda ŝtono el pura kristalo en la tuta mondo, instalita sur la pinton de la TBV! Rakontas Maria de Lourdes, edzino de Francisco Jorge dos Santos, la karmemora prospektoro el la urbo Cristalina, Brazilo, kiu trovis tiun kristalŝtonon:
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Lun, 10/19/2020 - 14:53
Lun, 10/19/2020 - 13:40
Lun, 10/19/2020 - 05:30
Dim, 10/18/2020 - 22:33