“Sanktega Maria, preĝu por ni!”. Dum suferado kaj angoro, el la fundo de la koro ofte fontas ĉi tiu petego al la Patrino de Jesuo. Preĝante, ni petas Ŝin interhelpi niajn petojn antaŭ sia Amata Filo, Jesuo.
Kial laŭdegi Sanktegan Marian?
La amplekson de ŝia spirita forto atestas la Evangelio de Jesuo, kiu portretas vivon dediĉitan al la nobla tasko ricevi en sian ventron la plej altan Aŭtoritaton de tiu ĉi planedo: Jesuon, la Ekumenan Kriston, la Dian Ŝtatestron. Kaj ili venkis ĉiujn provojn, kiujn ili devis alfronti.
Pro sia abnegacio, komplete plenumante la taskon al Ŝi destinitan, kaj pro sia apogado de la Dia Majstro dum Lia sinofera misio, Maria estas grava figuro en la historio de la Homaro.
Pri la Patrino de Jesuo skribis la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, en sia artikolo Patrina koro ne eskapas de Doloro de Filo:
"Neniam mankos vortoj por omaĝi al Sanktega Maria, Patrino de Jesuo, Universala Patrino de la Homaro, pro la tuta abnegacio de ŝia Spirito, ekde la ĉiela sciigo farita de Anĝelo Gabriel, kiam la servantino de Dio eksciis, ke ŝia ventro estos luma ŝirmejo al la Savanto de Popoloj (Evangelio laŭLuko, 1:26 ĝis 38). Ĉar ŝi plene kredis pri Lia Povo kaj pri Lia Aŭtoritateco, ŝi stimulis Lin fari sian unuan miraklon, okaze de la geedziĝa festo en Kana (Evangelio laŭ Johano, 2:1 ĝis 11). Ŝi vidis la kreskadon de la diecaj faroj de la Majstro Jesuo, kaj kiel bona patrino, fiera pri la mirindaĵoj, kiujn ŝi ĉeestis, ŝi “konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro” (Evangelio laŭ Luko, 2:51). Kaj je la krita momento de la Sublima Krista Misio, ŝi kuraĝe eltenis kun sia Amata Filo la nepriskribeblan martiron, kiun Li suferis".
Tial, krom la persistadon inspiritan al ni de ŝiaj ekzemploj, ni observas ankaŭ multajn instruojn por edukado de gefiloj kaj gvidado de familioj. Akceptante la Kriston, eĉ sub ŝajne malfavoraj kondiĉoj, Maria ekzempligas la valorigon de la vivo ekde ĝia koncipo.
Ĝustadire, en la Bona Novaĵo de la Dia Majstro, laŭ Luko, 1:46–55, ni trovas mirindan preĝon de Ŝi eldiritan kelkajn tagojn post kiam Anĝelo Gabrielo anoncis la Naskiĝon de Jesuo. Jen klara elmontro de fido al la Dia Subteno, kiu neniam malsukcesas, eĉ antaŭ la plej grandaj defioj.
Legu tiujn iluminitajn vortojn de Maria, kiujn Paiva Netto enmetis en sian literaturan verkon Al la Koro de Dio — Ekumena Kolekto de Preĝoj, paĝoj 102 kaj 103:
“Ĉar ŝi plene kredis pri Lia Povo kaj pri Lia Aŭtoritateco, ŝi stimulis Lin fari sian unuan miraklon”. Ŝi certe komprenis la gravan mision de la Dia Majstro. Tio ĉi servas kiel inspiro al gepatroj, por ke ili gvidu la pli junajn al plenumo de siaj spiritaj misioj sur la Tero2, sekve, de la efektivigo de Bono al sia proksimulo.
Kaj atestante la krucumon de la Kristo, inter sennombraj instruoj de tiu tekstoparto, ni pripensu, ekzemple, la manieron, kiel la Patrino de la tuta Homaro kuraĝigas siajn protektatojn persisti kontraŭ ĉiuj baroj.
Malfacilaĵoj povos aperi koncerne la sanon, financon aŭ formiĝon de karaktero en ĉiu individuo, tamen ni fidu la ekzemplon de Maria por venki ilin per la forto de Amo.
Por asimili, kiel profunda estis kaj estas ŝia sindediĉo, ni bezonas kompreni, kiu estas Jesuo. En la ĉapitro “La Dia Majesteco de la Kristo”, Paiva Netto prezentas al ni la respondon en la verko Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 1, paĝo 123.
Tie la aŭtoro prezentas la koncepton kreitan de karmemora Frato Alziro Zarur, Proklaminto de la Dia Religio:
“Sed kiu estas Jesuo?
Ŝajnas nekredeble, ke oni faras tian demandon, ĉar ĉiuj supozas, ke ili scias, pri kiu temas.
Sed kiu estas Jesuo? Kaj malmultaj homoj scias, ke Jesuo estas la Fondinto kaj Plejalta Reganto de la Tero. Jes, mi ripetas, preskaŭ neniu scias, ke Jesuo estas la plej granda Sciencisto, la plej granda Filozofo, la plej granda Religiulo, la plej granda Politikisto, la plej granda Kreanta Geniulo de ĉiuj tempoj sur tiu ĉi planedo”.
Ĉi-maniere, la laboro de la Kristo daŭras, kaj, sub Lia Dia Gvidado, ankaŭ daŭras la laboro de Maria, en la Spirita Mondo.
+ Komprenu la Luman ĉeeston de Tiu, kiu ankoraŭ vivas inter ni
Subteno de Sanktega Maria al la suferantoj en la Spirita Mondo
Ŝi estas referenco inter la Superaj Spiritoj, ĉar Ŝia laboro daŭras en la Spirita Mondo, subtenante eĉ tiujn, kiuj forte suferas pro la estingo de sia propra vivo.
Tial memmortigo neniam estas solvo, ĉar la vivo estas eterna, kaj tiel erari kaŭzas gravajn rezultojn al la spirito!
Por subteni la suferantojn ĉe la Spirita Mondo, ŝi direktas la “Legion de la servantoj de Maria”, kiel raportas la libro Memoraĵoj de Sinmortiginto, aŭtorita de la Spirito Camilo Cândido Botelho kaj psikografiita de mediumino Yvonne do Amaral Pereira.
Ĉi tiu verko, adaptita al radionovelo, en la portulaga lingvo, pro iniciato de Paiva Netto, raportas, kion la spiritoj de memmortigintoj sentas en la transtombo, prezentante la hororojn de antaŭtempa morto. Tial ĝi estas grava leciono pri pento kaj renoviĝo.
Enmeze de turmento, angoro kaj aflikto, agas la Sanktega Patrino. Sub la gvidado de tiu Nobla Spirito, skipoj de laborantoj el la Supera Spirita Mondo vizitas kaj elaĉetas la suferantajn spiritojn ĉe la Valo de la Memmortigintoj, loko kie loĝas tiuj, kiuj, klopodinte forkuri de siaj problemoj, daŭre vivas ĉe la “alia flanko de la vivo”.
Sanktega Maria: Abnegacio kaj Karitato
En la verko Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 3, paĝo 163, Paiva Netto citas partojn de tiu emociiga spirita raporto:
“Sed super tiel bedaŭrinda amaso da malfeliĉoj, super tiela honto kaj tiel krudaj humiligoj viglis, kompatema, la patra favorkoreco de la Plejalta Dio, de la justa kaj bona Patro, kiu ‘ne volas, ke la pekinto mortu, sed ke li vivu kaj pentu’. (...)
“De tempo al tempo kurioza karavano vizitadis tiun ombrejon.
“Tio estis kvazaŭ la inspektado de ia bonfara asocio, la protekta helpado de ia homama institucio, kies abnegaciajn celojn oni tute ne povus pridubi. (...) Sinjorinoj apartenis al tiu karavano, kaj la kolumnon antaŭiris taĉmento da lancistoj, kvazaŭa gvidistaro, samtempe kiel aliaj samarmilaj soldatoj kvazaŭ izolkordone ĉirkaŭis la vizitantojn, kio evidentigis, ke ĉi tiuj estas severe ŝirmataj kontraŭ ĉia ajn malamikaĵo, kiu povus veni de ekstere. En la dekstra mano la eskortestro tenis, alte levitan, neĝblankan flagon, sur kiu legiĝis, per same ĉielbluaj literoj, ĉi tiu eksterordinara skribaĵo, kiu havis la efikon trudi neordinaran, nevenkeblan timon: Legio de la servantoj de Maria”.
Preĝpetu Marian, Patrinon de Jesuo
Tiu malavara koro akceptas niajn petojn. Tial, en la Religio de la Tria Jarmilo, okazas ĉiutage ekumena kaj publika ceremonio omaĝe al la Universala Patrino de la Kristanaro: la Horo de Anĝeluso, Horo de Saluton, Maria!. Jen momento por preĝi kaj danki.
Alvenu nia omaĝo en la kompatema koro de tiu Benita Animo. Ĉar Sanktega Maria preĝas por ĉiuj ni, dum la tuta eterneco!
Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.
_________________
1 – Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.
2 – Spirita Agendo — Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.