Jam delonge ni spertas defiajn tempojn, kaj individue kaj kolektive, en la diversaj kampoj de la homa vivo. Sekve, nia interna serĉado de Paco, por trovi respondojn, kiuj kondukas nin al pli bona ekzistado, estas efektive serĉado konstanta kaj ĉiam pli necesa.
Do kiel ne perdi nian Anim-ekvilibron dum nia irado? Kiel kultivi la bonan idealon enkore, persistante en la plenumado de Bono, sen malvigliĝo?
Nu do, la Templo de Bona Volo (TBV), pro sia mistiko, beleco kaj stimulo al Ekumena Spiritualeco, estas ĉiam memorata kiel la ejo por plenumi tiun petegon de la Animoj, kiuj serĉas kaj bezonas Pacon, trankviligon kaj spiritan nutradon.
Ĝi restas dum la 365 jartagoj malfermita al la ĝenerala publiko, por akcepti religiulojn aŭ nekredulojn, kaj, en la 21-a de Oktobro 2023, ĝi atingis 34 jarojn da ekzistado! Ekkonu iom pli la monumenton, la datrevenan programon, kaj mesaĝu al TBV!
La sanktaj ejoj de la Templo de Paco:
La Templo de Bona Volo situas ĉe SGAS, 915 Sul, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.(Foto: Divulgação TBV)La Templo de Bona Volo situas ĉe SGAS, 915 Sul, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. (Foto: Divulgação TBV)Monda Parlamento pri Ekumena Frateco (La ParlaMundi de LBV) (Foto: Divulgação TBV)La kristalŝtono troviĝas en la ĝusta loko, sub kiu la pilgrimanto alvenas post ĉirkaŭiri laŭ la malhela strio de la Spiralo, lumigante la internon de la Navo. Laŭ studemuloj, la kristalo purigas la medion per katalizado de bonfaraj energioj, kiuj falas sur tiujn kiuj eniras en la lokon, kaj favorigas kromoterapion — kuracadon per koloroj.(Foto: Divulgação TBV)La Navo de TBV estas la unua ejo, kien la pilgrimantoj eniras. TBV estas loko por meditado, retiriĝo kaj Preĝado, kie eblas trovi Pacon, konsolon kaj profundan kvietecon. Tiusence, unu el la spacoj plej serĉataj de vizitantoj estas la Navo de TBV. En tiu loko la pilgrimantoj estigis la kutimon preĝi dum ili ĉirkaŭiras sur la spiralo desegnita sur la granita planko. (Foto: Divulgação TBV)La Navo de TBV estas la unua ejo, kien la pilgrimantoj eniras. TBV estas loko por meditado, retiriĝo kaj Preĝado, kie eblas trovi Pacon, konsolon kaj profundan kvietecon. Tiusence, unu el la spacoj plej serĉataj de vizitantoj estas la Navo de TBV. En tiu loko la pilgrimantoj estigis la kutimon preĝi dum ili ĉirkaŭiras sur la spiralo desegnita sur la granita planko. (Foto: Divulgação TBV)La Navo de TBV — Foto 2018. (Foto: Divulgação TBV)La Navo de TBV estas la unua ejo, kien la pilgrimantoj eniras. TBV estas loko por meditado, retiriĝo kaj Preĝado, kie eblas trovi Pacon, konsolon kaj profundan kvietecon. Tiusence, unu el la spacoj plej serĉataj de vizitantoj estas la Navo de TBV. En tiu loko la pilgrimantoj estigis la kutimon preĝi dum ili ĉirkaŭiras sur la spiralo desegnita sur la granita planko. (Foto: Divulgação TBV)Foto 2018 — Kun vastaj instalaĵoj, la Nobla Salono de TBV estas spaco gastema por akcepti vizitantojn el la tuta mondo. En ĝi estas eksponataj regalaĵoj donacitaj de reprezentantoj el plej diversaj naciecoj al la Templo de Bona Volo.(Foto: Divulgação TBV)Ankaŭ troviĝas en la Nobla Salono de TBV la panelo “Evoluo de la Homaro”. Ĝi grupigas misiulojn el diversaj religiaj tradicioj, filozofiaj pensoj kaj malsamaj fakoj de la homa sciaro, kiuj kontribuis al la progreso de la Homaro. La panelo montras kiel centran figuron la bildon de Jesuo, la Ekumena Kristo, kiel la grandan disvastiganton de Paco inter la popoloj. (Foto: Divulgação TBV)Ankaŭ troviĝas en la Nobla Salono de TBV la panelo “Evoluo de la Homaro”. (Foto: Bruno Castro)Ankaŭ troviĝas en la Nobla Salono de TBV la panelo “Evoluo de la Homaro”. (Foto: Divulgação TBV)Ankaŭ troviĝas en la Nobla Salono de TBV la panelo “Evoluo de la Homaro”. (Foto: Divulgação TBV)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. Memorige al la Antikva Egiptio, tuj en la enirejo estas registrita — malnovegipte, portugale, angle, itale, esperante, hispane, france, germane, japane kaj ĉine — tiu ĉi eldiro de Paiva Netto, konsiderata la vekkrio de la monumento: “La mortintoj ne mortas”.(Foto: Vivian R. Ferreira)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. (Foto: Divulgação TBV)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. (Foto: Divulgação TBV)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. (Foto: Divulgação TBV)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. (Foto: Vivian R. Ferreira)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. (Foto: Divulgação TBV)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. (Foto: Divulgação TBV)Kun impresa dekoracio, ankaŭ la Egipta Ĉambro estas loko tre vizitata en la Templo de Bona Volo. (Foto: André Fernandes)(Foto: Divulgação TBV)La Arta Galerio de TBV estas medio kun 570m2, kiu gastigas ekspoziciojn, recitalojn, libro-lanĉojn kaj diversajn formojn de artesprimoj fare de famkonataj artistoj kaj ankaŭ de komencantaj, enlandaj kaj alilandaj. Tio estas loko dediĉata al la humanigo de la kono pere de arto. (Foto: Divulgação TBV)La Arta Galerio de TBV estas medio kun 570m2, kiu gastigas ekspoziciojn, recitalojn, libro-lanĉojn kaj diversajn formojn de artesprimoj fare de famkonataj artistoj kaj ankaŭ de komencantaj, enlandaj kaj alilandaj. Tio estas loko dediĉata al la humanigo de la kono pere de arto. (Foto: Divulgação TBV)Foto 2019 — La Arta Galerio de TBV estas medio kun 570m2, kiu gastigas ekspoziciojn, recitalojn, libro-lanĉojn kaj diversajn formojn de artesprimoj fare de famkonataj artistoj kaj ankaŭ de komencantaj, enlandaj kaj alilandaj. Tio estas loko dediĉata al la humanigo de la kono pere de arto. (Foto: Divulgação TBV)La Arta Galerio de TBV estas medio kun 570m2, kiu gastigas ekspoziciojn, recitalojn, libro-lanĉojn kaj diversajn formojn de artesprimoj fare de famkonataj artistoj kaj ankaŭ de komencantaj, enlandaj kaj alilandaj. Tio estas loko dediĉata al la humanigo de la kono pere de arto. (Foto: Divulgação TBV)La Sankta Fonto de TBV estas loko alte taksata de la vizitantoj. La loko estas ekzaltado al la Naturo kaj al akvo. En la mezo, troviĝas franca skulptaĵo de la 18a jarcento, farita el bronzo, kiu reprezentas Jesuon, la Ekumenan Kriston, benantan tiujn kiuj preterpasas tien.(Foto: Divulgação TBV)La Sankta Fonto de TBV estas loko alte taksata de la vizitantoj. La loko estas ekzaltado al la Naturo kaj al akvo. En la mezo, troviĝas franca skulptaĵo de la 18a jarcento, farita el bronzo, kiu reprezentas Jesuon, la Ekumenan Kriston, benantan tiujn kiuj preterpasas tien.(Foto: Divulgação TBV)(Foto: Divulgação TBV)(Foto: Divulgação TBV)(Foto: Divulgação TBV)Mandalo de TBV — La vorto "mandalo", el la sanskrita, unu el la oficialaj lingvoj de Hindio, signifas cirklon, geometria formo kiu havas nek komencon nek finon kaj kiu bildigas la dinamikan rilaton inter la homo kaj la kosmo. Tial, la pilgrimantoj, proksimiĝante al la Mandalo, levas siajn manojn cele alpreni la energiojn elradiantajn de tiu verko. (Foto: Divulgação TBV)Mandalo de TBV — La vorto "mandalo", el la sanskrita, unu el la oficialaj lingvoj de Hindio, signifas cirklon, geometria formo kiu havas nek komencon nek finon kaj kiu bildigas la dinamikan rilaton inter la homo kaj la kosmo. Tial, la pilgrimantoj, proksimiĝante al la Mandalo, levas siajn manojn cele alpreni la energiojn elradiantajn de tiu verko. (Foto: Divulgação TBV)Panelo La Konkero / Sátyro Marques(Foto: Divulgação TBV)(Foto: Divulgação TBV)(Foto: Divulgação TBV)(Foto: Divulgação TBV)Foto 2018. (Foto: Divulgação TBV)Foto 2018. (Foto: Divulgação TBV)
La kristalŝtono troviĝas en la ĝusta loko, sub kiu la pilgrimanto alvenas post ĉirkaŭiri laŭ la malhela strio de la Spiralo, lumigante la internon de la Navo. Laŭ studemuloj, la kristalo purigas la medion per katalizado de bonfaraj energioj, kiuj falas sur tiujn kiuj eniras en la lokon, kaj favorigas kromoterapion — kuracadon per koloroj.(Foto: Divulgação TBV)
Survoje al la 34-jariĝo de TBV
En la 20-a kaj 21-a de Oktobro miloj da pilgrimantoj partoprenis la memoreventojn de unu plia datreveno de la monumento, la Spirita Sidejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1.
“En TBV, la dia forto de la Unua Karitato” estis la slogano, kiukarakterizis ĉi tiun eventon, invitante al ĉiuj senti la Amikan Ĉeeston de Jesuo kaj de la Lum-Spiritoj, kaj teni brulanta la flamon, kiu gvidas nin ĉiutage vivi la Bonon, sendepende de aĝo, profesio, lando aŭ religia kredo.
La fondinto de TBV, José de Paiva Netto, klarigas tiun koncepton, kiun ni devas neniam formeti:
“Ĉar ĉiumomente mi klopodas teni en mia Animo la Unuan Karitaton2 — tiun impeton, kiu magie antaŭenpuŝas nin, kiam ni eltrovas la Bonan Idealon de nia vivo: Jesuo, la trankviligo de la suferantoj, la preventa medicino, kiun la mondo tiel forte bezonas”.
Oktobro ĉe TBV
Dum tiu tuta monato, la monumento liveras specialan datrevenan programon. Vidu kelkajn elstaraĵojn:
Kultura kaj Arta Ekspozicio — Jesuo estas la Religio de la Vivo José GonçaloBraziljo, Federacia Distrikto — Artaj verkoj en la Kultura kaj Arta Ekspozicio — Jesuo estas la Religio de la Vivo.
La 1-an de Oktobro, ni ĝuis ĉeeste kaj interrete, la Kulturan kaj Artan Ekspozicion — Jesuo estas la Religio de la Vivo, kiu prezentis, per senlime ekumena maniero, tion, kiu estas Jesuo, kaj la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.
“Jesuo estas la Religio de la Vivo, de la ĉiutaga vivo kun ĉi ties defioj kaj turmentoj. Sole nur per Lia apogo, paŝon post paŝo, ni povos venki la mondajn dolorojn. Jesuo ne estas retorika figuro. Li estas tuŝebla realo, kiu die influas la homan cerbon kaj koron”, laŭ difino de Paiva Netto.
Ekumena Ceremonio
José Gonçalo, Paulo Medeiros, Alziro Paolotti de Paiva
La 19-an de Oktobro okazis tradicia evento en la Navo de TBV, nome la “Ekumena Ceremonio”.
La evento memorigis la Tagon de Ekumenismo, festatan ekde 2003, en la 21-a de Oktobro. Per ĝi, religiaj gvidantoj, reprezentantoj de diversaj kampoj de la homa scio kaj de organizaĵoj de la civila socio kunvenas por interŝanĝo de ideoj pri konstruado de socio pli solidara kaj fratama, kiu respektas la homon super ĉio.
La Religio de la Universala Amo pioniras kaj grave kontribuas por la dialogo inter la diversaj religiaj kredoj.
Spektaklo Legiana Muziko — La Religio de la Universala Amo Thiago Mendes
Je la 20-a de Oktobro estis prezentita Spektaklo, kies celo estas ekkoni kaj pliprofundigi en la historio de Religio de la Tria Jarmilo, ĉar ĝi ĉi-jare atingis sian 50-jariĝon, apogante la homojn, kiuj bezonas trankviligon kaj spiritualan klarigon.
21-a de Oktobro
Kaj je la 21-a de Oktobro la kulmino de la programo estis la Ekumena kaj Fratama Mesaĝo de la fondinto de la Templo de Bona Volo, José de Paiva Netto, kiu ofte prezentas mesaĝojn pri Paco, invitante nin al konstruado de pli bona socio, inspirate de la instruoj de Jesuo, la Ekumena Kristo, kaj de Liaj ekzemploj.
Vidu kelkajn el tiuj momentoj ĉe la sekvanta galerio:
La popolamaso atentas la historian mesaĝon de la fondinto de TBV kaj Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto.(Foto: Vivian R. Ferreira)Frata kaj Paca Mesaĝo de Paiva Netto okaze de la 34-jariĝo de TBV.(Foto: Vivian R. Ferreira)Braziljo/DF ― Pilgrimantoj suprenlevas siajn pensojn kaj sentojn al la koro de Jesuo okaze de pilgrimado en la TBV-Navo(Foto: Mariany Gomes) Ĝojo kaj entuziasmo transprenas la karavanistojn, kiuj superplenigas la spacojn de la Templo de Dia Ekumenismo(Foto: Vivian R. Ferreira)Emocio regas la eventon je la 34-jariĝo de TBV(Foto: Vivian R. Ferreira)La popolamaso atentas la historian mesaĝon de la fondinto de TBV kaj Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto.(Foto: Thiago Mendes)Okaze de la parolado de la fondinto de la Templo de Paco, pilgrimantoj levas la tradiciajn flagetojn de Brazilo kaj de Religio de la Tria Jarmilo. (Foto: Mariany Gomes)
Braziljo/DF ― La Navo de la Templo de Bona Volo estis superplena da pilgrimantoj, kiuj venis el diversaj partoj de Brazilo. Aliaj spacoj en la ekumena ensemblo de TBV ankaŭ estis plenigitaj ĝis kapablo, por akompani la mesaĝon de la fondinto de la Piramido de Paco(Foto: Vivian R. Ferreira)
__________________________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.
2 - *La Unua Karitato — Letero de Jesuo al la Eklezio en Efeso (Apokalipso, 2:4).
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Trevor Steele
ĵaŭ, 10/26/2023 - 19:39
Karaj TBV-anoj, elkoran dankon pro la belaj bildoj. Nia suferanta mondo bezonas spiritan saniĝon -- daŭrigu vian noblan laboron tiucelen.
País:
Austrália
Jennifer Bishop
Mer, 10/25/2023 - 17:04
Gxojigas min vidi la belegan TBV kaj samtempe celebri gxian 34an datrevenon. Tamen ni cxiuj ankaux nepre pregxu por rapida tutmonda interkonsento cxesigi militon inter Izraelo kaj Palestino, kaj certigo por la tuta planedo, Tero, eternan pacon homaran.
País:
Grã-Bretanha (Reino Unido, UK)
Zlatko Hinšt
Mer, 10/25/2023 - 14:05
Dankon al E-teamo de LBV pro diskonigo de tekstoj okaze de la 34-a jariĝo de Templo de Bona Volo. Mi trarigardis multe da belaj fotoj. En aparta teksto estas priskribite detale pri riĉa enhavo de kutima jara festo okaze de datreveno de malfermo de TBV. Daŭrigu agadi diligente kaj obstine je celoj de Paco kaj Amo en nia Mondo, Kun elkoraj salutoj
País:
Croácia (Hrvatska)
Raita Pyhälä
Mer, 10/25/2023 - 13:53
Mi dankas pro la bildoj kaj tekstoj, rigardinte ĉion tion estas kvazau mi estus surloke.
País:
Finlândia
Zlatko Hinšt
Mer, 10/18/2023 - 07:55
Multan dankon pro sendo de redakcia artikolo pri atendata festo la 21-an de Oktobro 2023 de aktuala jariĝo de TBV sub titolo "Survoje al la 34-jariĝo de Templo de Bona Volo" aperigita de la 15-a de Septembro 2023. Ĉi-jara festo estas nun post koronavirusa pandemio organizita per surloka programo, kaj el artikolo kiu esprimas pretecon de teamoj de LBV, kaj kiuj ĉion bone faros. Mi gratulas pro tuttaga programo kun diversaj kaj riĉaj detaloj. Estas bone se multe da junuloj vizitos Templon kaj preĝos. Kompreneble, gravaj estas ankaŭ aliaj vizitontoj. Animoj de vizitontoj estu preparita por esprimi sentojn de bonetosa kaj bonspirita proksimeco inter homoj de diversaj religiuloj kaj senreligiuloj. Ekzistas eblecoj por uzado de YouTube kaj aliaj Interretaj teknikoj, radio kaj televido, kaj revuo „Jesuo alvenas“ por prezenti programon kaj partoprenontajn dum festo. Muzikistoj de LBV, kies muziko vere estas bela kaj alloga, povas fari bonegajn koncertojn. Ni povas vidi plurajn fotojn, kaj mi supozas ke plimulto inter ili prezentas personaron de LBV. Estas bone ke vi prezentu situaciojn kun elektitaj homoj.
Mesaĝo por partoprenantoj-vizitantoj de festo kaj Templo kun mistiko kaj beleco estas ke ili ĝuu en bona etoso kaj trankvileco malgraŭ tumulto de homoj en sepedra piramida konstruaĵo kun kromoterapia eblecoj. Por ĉiuj homoj estas necesaj Amo kaj Paco kiel neniam antaŭ
Mi deziras multe da sukcesoj kaj bonan laboron al LBV-anoj, aparte akcentante bondezirojn al ĝia Esperanto-teamo. Al ĉiuj elkoraj salutoj
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
ĵaŭ, 10/26/2023 - 19:39
Mer, 10/25/2023 - 17:04
Mer, 10/25/2023 - 14:05
Mer, 10/25/2023 - 13:53
Mer, 10/18/2023 - 07:55